Araraquara bondeziras al Esperanto
Ĉi-monate neordinara letero atingis la sidejon de la Asocio. Ĝin sendis la prezidanto de la Konsilantara Ĉambro de Araraquara, en la ŝtatinterno de San-Paŭlo, s-ro Aluisio Braz, laŭ petskribo de la urba konsilanto José Carlos Porsani.
La petskribo estas direktita al la reprezentantoj de Universala Espernto-Asocio (UEA), de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). Per tiu letero, la leĝofara domo de Araraquara oficiale bondeziras al la esperanta movado pro la 125-jara lanĉo-jubileo de Esperanto, tradicie memorigita la 26an de julio, sed festata dum la tuta kuranta jaro.
La urbo Araraquara jam antaŭe publike montris sian rekonon al la afero Esperanto, baptante unu el siaj stratoj per la nomo de la kreinto de la lingvo internacia, L.L. Zamenhof, laŭ la Leĝoprojekto n-ro 210/96, kiun ankaŭ aŭtoris la supra konsilanto.
Esperanto ĝuas popularecon ĉe la konsilantaro de tiu urbo, danke al ties konsilanto José Carlos Porsani kaj aparte al la agemaj anoj de la loka Esperanto-grupo, inter kiuj indas mencii la movadanojn Nelson Orlando kaj Alexsandro Cesário.
Kun agrabla surprizo la estraro de la Asocio ricevis tiun leteron kaj kun pli granda ĝojo transdonas al siaj membroj la oficialajn gratulvortojn.
Esperanto oficialas en Universitato de Braziljo
Instigataj de la Leĝoprojekto 6161/2009, kiu proponas instruadon de Esperanto en la enlandaj mezlernejoj, esperantistoj el la brazila ĉefurbo sukcesis oficiale enkonduki Esperanton en la Universitato de Braziljo (UnB) paparele al la 12 fremdaj lingvoj jam instruataj tie.
Laŭ la motoroj de tiu iniciato, prof-ro Paulo Nascentes, emerita instruisto de UnB, kaj Josias Barboza, aŭtoro de la lerno-kompleto “Esperanto por lernejaj klasoj“, per tiu kurso oni celas unue kapabligi lernantojn por la KER-ekzameno, nivelo C1, kaj due kapabligi lingvoinstruistojn por instruado de Esperanto.
Ankoraŭ laŭ la iniciatintoj, “Tiu spaco konkerita en la universitato malfermas vojon por pli grava paŝo cele al evoluigo de la enlanda Esperanto-instruado, nome la postdiploma kurso Lato Sensu, sugestita de la direktoraro mem de UnB”.
La lecionoj okazos dufoje en la semajno, lunde kaj merkrede, sub la gvido de la du menciitaj instruistoj. Pliajn informojn pri la kurso vi trovas en la retejo de UnB (sekvu la menuerojn: “cursos > sequenciais > esperanto”).
Legu pli, sciu pli ankaŭ esperante!
La librovendejo de EASP ekfunkciis antaŭ unu jaro. Ĉirkaŭ 10 mil realoj estis investitaj en librojn cele provizi la novan servon de la Asocio per novaĵoj, ĉefe importitaj.
Dua granda libro-aĉeto estis farita, antaŭ unu monato, en pluraj alilandaj eldonejoj. Kvar mendoj jam alvenis, sed pliaj kvin ankoraŭ survojas kaj devos atingi la libroservon ĝis antaŭ la oktobra kongreso en Sankarlo.
La retbutiko de EASP jam pretas, sed ni prokrastos ĝian lanĉon ĝis post la morgaŭa asembleo, kiu povos decide influi la ekonomian pluvivon de la Asocio.
Post unu jaro da funkciado, la nova librovendejo montras ke tiu vojo estas sekvinda kaj esplorinda, kaj tio kuraĝigis la nunan gvidantaron alpaŝi pluan stadion en la reformo entreprenita komence de 2010: havigi impulson kaj legitimecon al la komerca agado de la Asocio.
Ĉi-monate la brazila registaro lanĉis kampanjon por stimuli legadon en la tuta lando. La kampanjo nomiĝas “Legu pli, sciu pli”. Ĉu ne adoptinta ankaŭ de la esperanta komunumo?
Ĝis la butiko de la Asocio aperos en la reto, vi povos trarigardi provizoran katalogon kun kelkaj el la ĉirkaŭ 300 titoloj de nia libroservo.