Ĝenerala Asembleo

Estimataj Asocianoj,

Ni kuriere direktas nin al vi por memorigi vin pri la ĉi-jara Ĝenerala Asembleo, okazonta la venontan sabaton, unuavoke je la 15h aŭ duavoke unu horon poste.

Pri la tagordo vi ĉiuj jam estis letere informitaj. Se ial  la presita alvoko ankoraŭ ne trafis vin, bonvolu legi ĝian pdf-kopion.

Jen oportuna momento por ke vi kontrolu kiel la direktoraro de la Asocio uzas ties rimedojn. Ĝiaj enpezoj ankoraŭ estas malmultaj: ĉirkaŭ 30 mil realoj en 2012. Sed ĝuste en tio ne mankas ia bono, nome, ke ni ekzerciĝu per malmulto la arton administri kolektivan havaĵon. Se ni sukcesos per malmulto, sperto ne mankos por ke ni kune kaj saĝe laboru en abundo.

Cetere, alispeca abundo atendas vian viziton al la librovendejo de la Asocio: temas pri disponeblo de pli ol dudeko da novaj titoloj en la katalogo plus rehaveblo de plia deko.

Jen plia motivo por ke vi vizitu la oficejon de EASP sabaton!

Plezure akceptos vin,

La Estraro

 

20. February 2013 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , | 1 comment

Unu komento

  1. Fabrício, gratulon pro via prelego.