Komumiko al la membraro de EASP

Estimataj samideanoj,

Ni direktas nin al vi por memorigi pri la venontjara asembleo, okazonta fine de februaro, kiam la membraro devos elekti la novan estraron de la asocio.

Laŭstatute (Art. 5, tria paragrafo), la kanditatoj devos prezenti al la sekretariejo de EASP, plej malfrue ĝis la 15a de januaro, sian kompletan nomaron, konsistantan el sep direktoroj (prezidanto, vicprezidanto, unua kaj dua sekretarioj, unua kaj dua kasistoj, kaj propaganda direktoro), tri kontrolantoj kaj du anstataŭantoj.

Kune kun la nomaro, la kandidatoj sendu ankaŭ kopion de sia laborplano por la oficperiodo 2014-2015.

La kompleta statuto estas disponebla en la retejo de la asocio. Presitan kopion de la originalo ni plezure sendos al la petantoj.

Se vi bezonas pliajn informojn pri tiu temo, ne hezitu kontakti nin.

Kunlabore kaj je via dispono,
La Estraro

08. November 2013 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , , | Comments Off