Novembra kultura kunveno

La gasto de la kultura kunveno de EASP estos la kursgvidantino Maria Cecilia Milani, kiu parolos pri ekologia temo.

Ĉar tiu estos ŝia unua publika prezento kiel preleganto, nia amikino ŝerce diris ke ju malpli da personoj aperos en ŝia prelego des pli bone. Ni tamen amase iros al ŝia prezento por montri kiom multe ni sopiras aŭdi virinan voĉon sur esperantista podio!

Por kuraĝigi ŝin ni kunkantu:

Nia danko

Sur podio asocia
antaŭ deko da fiduloj
amikino Cecilia
petos pluon de stimuloj.
Kaj pri mondo detruata
ŝi rakontos kompatante, –
Nia rondo ĉi-sabata
ŝin regalos gratulkante.

La kunvenos okazos la 30an de novembro (lastan sabaton de la monato), je la 17h, en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.

27. November 2013 by vortulo
Categories: Artaranĝoj | Tags: , | Comments Off