Nova lingva merkato

Fabricio Valle

Tio estas la kerno de la prelego “Neobabelismo: cele al nova industrio por instruado de lingvoj”, kiun prezentos la kunfondinto de Intraespo, Fabrício Valle, en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo la 9an de marto je la 16h.

En la okazo la reprezentanto de Intraespo antaŭlanĉos ties programon Nova Lingva Merkato celantan profesiulojn kiuj sin dediĉas al instruado de lingvoj, traduko kaj interpretado.

Fabrício estas ankaŭ ano de la administra konsilantaro de Intraespo – Monda Organizo por la Disvolvo de la Esperanta Ekonomio, iama redaktanto de Brazila Esperantisto (organo de Brazila Esperanto-Ligo), iama eldonisto de la gazeto Brazila Heroldo kaj fondinto de Zamenhof Editores.

La prelego okazos en la portugala kaj la eniro estos senpaga.

Cele al enkonduko de la temo, ni aperigas sube intervjueton, kiun la prelegonto afable liveris per la interreto:

Kio estas novbabelismo?

Fabrício Valle - Novbabelismo estas Esperanto-movadido kadre de Reto Nova, bazita sur la fama Manifesto de Prago. Temas pri laborprogramo kiu celos apliki la manifeston en la praktiko, kvazaŭ iu gvidolinio por agado, por engaĝiĝo. La aspektoj pritraktataj en la Manifesto de Prago estas tiom gravaj, ke indas atenti pli funde pri ili, kaj preni ilin kiel startpunkton por konkreta agado, iom radikale kaj konstante. Por ekzemplo, en ĝi oni citas la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Nu, kadre de novbabelismo tio fariĝas fundamenta ŝtono por radikala alpreno de Esperanto kiel propedeŭtika lingvo en instruado de lingvoj. Tio kongruas al la principo de Reto Nova, ke Esperanto devas estis ne celo sed rimedo, ilo. Ci-kunteskte instruado de Esperanto devos esti vaste aplikata kiel propedeŭtika lingvo, kaj ne nur de senprofitcelaj asocioj, sed ankaŭ de profesiaj lingvo-lernejoj. Novbabelismo do estas movado kiu provos antaŭenigi tiujn ideojn ligitajn al la Manifesto de Prago, en la praktiko. La rolo de la projektoj de Intraespo, kadre de la programo Nova Lingva Merkato, estos limigita al la profesia aplikado de Esperanto. Politikaj aspektoj, kiel defendo de lingvaj rajtoj kaj de lingva diverseco estos afero de neregistaraj organizoj adoptontaj novbabelisman laborprogramon. Resume, temas simple pri enprofundiĝo de la temoj pritraktataj en la Manifesto de Prago, teorie kaj en la praktiko, sub specifa nomo. Nenio nova sub la suno, escepte de sistema enfokusigo de difinitaj temoj.

Kiel rolos Esperanto en ĝi?

Esperanto rolos diversmaniere, laŭ diversaj gradoj, ĉu fone de politikaj aspektoj, ĉu de pure lingvaj ĉu de ekonomiaj aspektoj. Intraespo interesiĝas ĉefe pri la ekonomiaj aspektoj de novbabelismo, ĉar la ĉefa segmento de la esperantista ekonomio estas instruado de Esperanto, kaj disvastiĝo de novbabelismo certe prosperigos la instruadon de Esperanto sub la merkatan vidpunton. Nu, vasta adoptado de Esperanto kiel propedeŭtika lingvo kreos novan industrion de lingvo-instruado.

Kiu rilato estas inter tiu nova merkato por instruado de lingvoj kaj la tradicia alcela instruado de Esperanto, al kiu vi atribuas la stagnadon de la movado?

Nu, estas necese pli bone klarigi nuancon. Mi ne asertas ke instruado de Esperanto kiel celo je si mem, Esperanto por Esperanto, estas kaŭzo de stagnado de la movado. La kaŭzo de la stagnado, ne de la movado, sed de la tradicia Esperanto-organizaro estas tre kompleksa kaj havas diversajn kaŭzerojn, ne ununuran kaŭzon. Tamen, mi ja asertas, ke manko de iniciato renovigi labormetodojn, la timo ennovigi, la konservativeco kaj fermiteco al la novaj ideoj, ja estas kaŭzo de la fakto, ke la tradicia Esperanto-organizaro restas marĝene de la muntempa iniciatoplena vervo.  Ankaŭ la rifuzo forlasi Esperanton kiel celon je si mem kaj preni ĝin kiel laborlingvon, ĉu kun profitaj ĉu kun ne-profitaj celoj, estas kroma kaŭzo, ke la tradicia organizaro ne sukcekas sori pli alten en tiu nova kunteksto en ŝanĝigema mondo. Klarigite tio pri stangnado, mi aldonas ke tiu nova merkato de lingvo-intruado levos instruadon de Esperanto al pli alta nivelo, ĉar ponto al profesia laboro estos starigita. Alivorte, ju pli oni konscios pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, kaj rezultoj aperos, des pli vastiĝos la kampo por profesia instruado de Esperanto. La Esperanto-organizaro povos multe kontribui per alpreno de novbabelisma laborprogramo, sed tio kompreneble signifos lasi instrui Esperanton kiel celon. Instruado de Esperanto fariĝos rimedo por pli efika instruado de fremdaj lingvoj. La nuanco estas malgranda, sed certe oni sentos grandan diferencon en la rezultoj.

Ĉu ankaŭ esperantistoj povas profiti el tiu iniciato de Intraespo?

Kompreneble jes, ĉar certe multaj esperantistoj revas labori profesie sur la kampo de Esperanto-instruado. Kaj cetere, niaj projektoj celos ankaŭ akceli la merkaton pri tradukado kaj interpretado. Ankaŭ la Esperanto-organizaro povos profiti, se oni estos pretaj fariĝi komununaj lingvo-lernejoj.  Kelkaj esperantistoj eble akuzos nin pri herezio, ĉar mi volas enkonkudi instruadon de lingvoj en la asocioj kaj kluboj de Esperanto, sed, se ni ŝatas citi la Manifeston de Prago, ni estu koheraj en la praktiko, ĉu ne?

10. February 2013 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , , | 3 comments

Komentoj (3)

  1. Kara Fabricio,

    Bone ke ekzistas inter ni tiaj iniciatemuloj — ĉu mi diru entreprenemuloj? — kiuj kredas, kaj kongrue agas, ke ju pli da homoj peresperante laboros kaj perlaboros, des pli granda la akcepto al Esperanto.
    Dankon kaj gratulon.

    • Kara José Dias,
      dankon pro via komentario.
      Disvolvi novan lingvo-industrion, kiu havu Esperanton kiel bazon estas “nova” ideo kiu ja postulos iniciatemajn pionirojn. Jen la vojo trairenda estas longega kaj mafacila, tamen ni kredas ke la afero nepre prosperos.

  2. Ni tostu la Vivon kaj koradandon al Zamenhof!