Jarfina aranĝo

musklaku sur la bildo por pligrandigi ĝin

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo invitas asocianojn, amikojn kaj simpatiantojn de Esperanto kunfesti la Zamenhofan Tagon, kiu okazos la 14an de decembro, ekde la 15h, en la sidejo mem de EASP. Per tiu tradicia jarfina aranĝo, omaĝe al la naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto, d-ro L. L. Zamenhof, la Asocio fermos sian kalendaron de aktivadoj.

La programo konsistos el:

  • Retrorigardo, kun projekciado sur murekrano, de plej gravaj esperantaj okazintaĵoj, enlande kaj alilande;
  • Parolado de Paŭlo Sergio Viana pri kiel verki laŭ zamenhofa stilo;
  • Aŭkcio de interesaj uzitaj libroj;
  • Kunfratiga kaj adiaŭa lunĉo.

Dum la tuta aranĝo, funkcios la librovendejo kun kelkaj novaj titoloj kaj allogaj esperantaĵoj, inter kiuj T-ĉemizo kaj kruĉeto, speciale preparitaj por la evento. Paralele funkcios ankaŭ la jam tradicia budo de brokantaĵoj: ĉi-jare pli ol 200 duablaĵoj el la biblioteko estos proponataj al la legemuloj, kun prezoj ekde unu realo!

Venu pasigi agrablan kaj amiketosan tagon en la sidejo de EASP! Eniro senpaga.

aŭkciaĵoj

Kelkaj el la bibliotekaj duoblaĵoj rezervitaj por la aŭkcio

 

esperantaĵoj

Esperantaĵoj speciale preparitaj por la evento

T-ĉemizo

Antaŭo de T-ĉemizo speciale preparita por la Zamenhofa Tago

T-ĉemizo

Malantaŭo de T-ĉemizo speciale preparita por la Zamenhofa Tago

08. December 2013 de vortulo
Kategorioj: Eventoj | Etikedoj: , | Comments Off

Novembra kultura kunveno

La gasto de la kultura kunveno de EASP estos la kursgvidantino Maria Cecilia Milani, kiu parolos pri ekologia temo.

Ĉar tiu estos ŝia unua publika prezento kiel preleganto, nia amikino ŝerce diris ke ju malpli da personoj aperos en ŝia prelego des pli bone. Ni tamen amase iros al ŝia prezento por montri kiom multe ni sopiras aŭdi virinan voĉon sur esperantista podio!

Por kuraĝigi ŝin ni kunkantu:

Nia danko

Sur podio asocia
antaŭ deko da fiduloj
amikino Cecilia
petos pluon de stimuloj.
Kaj pri mondo detruata
ŝi rakontos kompatante, –
Nia rondo ĉi-sabata
ŝin regalos gratulkante.

La kunvenos okazos la 30an de novembro (lastan sabaton de la monato), je la 17h, en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.

27. November 2013 de vortulo
Kategorioj: Artaranĝoj | Etikedoj: , | Comments Off

Rezulto de la amuza foto-konkurso

Tri esperantistoj partoprenis en la amuza foto-konkurso, starigita de EASP omaĝe al la ĉeestintoj en la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo. Entute estis ricevitaj 10 konkursaĵoj, el kiuj nur unu konkeris la simpation de tri el la kvin ĵurianoj.

La konkursaĵo premiita, laŭ kriterio de amuzeco kaj kreemo, estis tiu de la kongresinto Anderson Carlos Tavares, el la urbo Sanpaŭlo, kiu ricevos hejme T-ĉemizon de la kongreso.

Dankon al la partoprenintoj en la konkurso kaj gratulon al la premiito!

premiita konkurasajho

Premiita parolujo. Aŭtoro de la teksto: Anderson Tavares.

11. November 2013 de vortulo
Kategorioj: Informado | Etikedoj: , | Comments Off

← Older posts