Plej tradicia regiona aranĝo

Lorena, urbo konata pro la reĝaj palmoj, kiuj ornamas ĝiajn ĉarmajn placojn, invitas esperantistojn promeni, ekskursi kaj praktiki la lingvon en la ĉi-jara unua Renkonto de Esperantistoj de la Paraiba Valo, kiu okazos en la Kurlturdomo de Lorena la 10an de marto 2013.

La organizantoj proponas ke oni lasu la komputilon ripozi iomete kaj venu sperti praktikadon de la lingvo vid-al-vide. La programo inkluzivas viziton al la parko de Fakultato Tereza el Avilo (FATEA) kaj komunan tagmanĝon en kampara restoracio.

Anoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo organizas komunan veturgrupon al Lorena. Se iu loka esperantisto posedanta aŭton intencas partopreni en la aranĝo kaj pretas veturigi sen-aŭtulojn, bonvolu kontakti nin. Tri stiristoj jam disponigis siajn aŭtojn por petveturantoj.

Tiu libera, senpaga kaj neformala renkonto de esperantistoj fariĝis la plej tradicia regiona aranĝo en Brazilo kaj ĉiam apogata de la loka Kulturdomo, situanta ĉe strato Viscondessa de Castro Lima, 10 – kie okazos la evento.

Legu sube intervjueton kiun la organizanto Paulo S. Viana respondis per retmesaĝo:

- Kiomjara estas tiu aranĝo?
Preskaŭ tridekjara! Certe unu el la plej tradiciaj regionaj E-Renkontoj en Brazilo.

- Kiomofte ĝi okazas?
Nuntempe dufoje jare. En la komencaj jaroj ili okazis 4-foje jare, en variaj urboj. Sed montriĝis, ke ne ĉie oni pretas kaj povas okazigi ilin. Tial ni decidis nun fikse renkontiĝi en Lorena kaj Barra Mansa, alterne.

- Kial vi decidis repreni la fadenon de la aranĝo?
Ni neniam intencis interrompi ĝin. Ni paŭzis nur por reformuli niajn programojn. Montriĝis, ke la tradiciaj prelegoj kaj seriozaj programeroj lacigis la homojn. Oni emas ekskursi, kanti, ludi kaj…  iom praktiki la lingvon. Ni nun klopodas okazigi pli gajajn kaj dinamikajn eventojn.

- Kiel proksimigi la ĉeestan kaj virtualan mondojn?
Okazos prelego pri tio en Lorena. Ni esperas, ke oni vigle diskutu pri tiu grava demando. Komputiloj ne devas esti malamikoj de socia vivo, de persona kunvivado. Male, ili estu alproksimigiloj kaj faciligiloj. Tio dependas de la maniero, kiel oni uzas ilin.

- Kian programon?
Ni iomete aŭskultos prelegon kaj diskutojn, ni ekskursos, spektos filmetojn, espereble ni kune kantos kaj amuziĝos. Ni lasos sufiĉe da tempo por la amikaj koridoraj interparoloj, kiuj estas foje la plej riĉenhava parto de niaj Esperantaj eventoj! Kelkaj samideanoj intencas alveni en la antaŭtago (sabate) kaj kun tiuj ni planas kunsidi en restoracio Battagini, en la urbocentro,  por bongusta pico…

- Aliĝkotizo?
Karakteriza trajto de niaj renkontoj en la Paraiba Valo estas ĉiam neformaleco. Tute senpaga. Akceptas vin la amikeco kaj bonvolemo de Lorenanoj kaj de la Kulturdomo. Mi memorigas: estus dece gratuli la Kulturdomon de Lorena pro la granda apogo al nia movado.

- Kunveni en la Paraiba Valo estas…
… malmultekosta, oportuna okazo por renkontiĝi kun geamikoj, praktiki nian lingvon kaj iom promeni, iom kleriĝi, iom amuziĝi.

25. February 2013 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | 2 comments

Komentoj (2)

  1. Dankon al Vortulo kaj PSV pro la informoj.
    Saluton al ĉiuj partoprenontoj.

    http://www.paulocesarpires.com

  2. Estos mirinda oportuneco, certe mi iros ! Dankon !