Esperanto oficialas en Universitato de Braziljo

Instigataj de la Leĝoprojekto 6161/2009, kiu proponas instruadon de Esperanto en la enlandaj mezlernejoj, esperantistoj el la brazila ĉefurbo sukcesis oficiale enkonduki Esperanton en la Universitato de Braziljo (UnB) paparele al la 12 fremdaj lingvoj jam instruataj tie.

Laŭ la motoroj de tiu iniciato, prof-ro Paulo Nascentes, emerita instruisto de UnB, kaj Josias Barboza, aŭtoro de la lerno-kompleto “Esperanto por lernejaj klasoj“, per tiu kurso oni celas unue kapabligi lernantojn por la KER-ekzameno, nivelo C1, kaj due kapabligi lingvoinstruistojn por instruado de Esperanto.

Ankoraŭ laŭ la iniciatintoj, “Tiu spaco konkerita en la universitato malfermas vojon por pli grava paŝo cele al evoluigo de la enlanda Esperanto-instruado, nome la postdiploma kurso Lato Sensu, sugestita de la direktoraro mem de UnB”.

La lecionoj okazos dufoje en la semajno, lunde kaj merkrede, sub la gvido de la du menciitaj instruistoj. Pliajn informojn pri la kurso vi trovas en la retejo de UnB  (sekvu la menuerojn: “cursos > sequenciais > esperanto”).

17. August 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , | Comments Off