Araraquara bondeziras al Esperanto

Ĉi-monate neordinara letero atingis la sidejon de la Asocio. Ĝin sendis la prezidanto de la Konsilantara Ĉambro de Araraquara, en la ŝtatinterno de San-Paŭlo, s-ro Aluisio Braz, laŭ petskribo de la urba konsilanto José Carlos Porsani.

La petskribo estas direktita al la reprezentantoj de Universala Espernto-Asocio (UEA), de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). Per tiu letero, la leĝofara domo de Araraquara oficiale bondeziras al la esperanta movado pro la 125-jara lanĉo-jubileo de Esperanto, tradicie memorigita la 26an de julio, sed festata dum la tuta kuranta jaro.

La urbo Araraquara jam antaŭe publike montris sian rekonon al la afero Esperanto, baptante unu el siaj stratoj per la nomo de la kreinto de la lingvo internacia, L.L. Zamenhof, laŭ la Leĝoprojekto n-ro 210/96, kiun ankaŭ aŭtoris la supra konsilanto.

Esperanto ĝuas popularecon ĉe la konsilantaro de tiu urbo, danke al ties konsilanto José Carlos Porsani kaj aparte al la agemaj anoj de la loka Esperanto-grupo, inter kiuj indas mencii la movadanojn Nelson Orlando kaj Alexsandro Cesário.

Kun agrabla surprizo la estraro de la Asocio ricevis tiun leteron kaj kun pli granda ĝojo transdonas al siaj membroj la oficialajn gratulvortojn.

23. August 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , , | Comments Off