Aŭgusta traduko-metiejo

Proksimiĝas la fino de la monato kaj ankaŭ la tago de plia traduko-metiejo. Tiu kleriga kaj praktika aranĝo de kelkaj monatoj anstataŭas la iamajn tradiciajn prelegojn, kiuj de jardekoj okazis en la lasta sabato de ĉiu monato.

Malkiel prelegaj ĉeestantoj, kiuj aŭskulte akompanas la paroladon, metiejaj partoprenantoj estas kuraĝigitaj aktive akompani la disvolvon de la prezentataj lingvaj esploroj kaj tradukaj ekzercoj.

Tiu nova aranĝo celas ne nur tradukemulojn, sed ankaŭ kaj aparte lernemajn esperantistojn kiuj, jam bone komprenante la parolan Esperanton, volas plibonigi siajn lingvosciojn.

La aŭgustan metiejon pluan fojon gvidos la esperantisto Francisco Stefano Wechsler, el Kampino/SP, kiu regalos la partoprenantojn per iom de sia sperto kiel tradukanto al Esperanto de prozaj kaj poemaj verkoj, inter kiuj tiuj de la klasikuloj Machado de Assis kaj Fernando Pessoa.

La traduko-metiejo okazos venontsabate (la 25an de aŭgusto), je la 16a horo, en la sidejo de EASP, situanta ĉe strato Faustolo, 124.

23. August 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , | Comments Off