Legu pli, sciu pli ankaŭ esperante!

La librovendejo de EASP ekfunkciis antaŭ unu jaro. Ĉirkaŭ 10 mil realoj estis investitaj en librojn cele provizi la novan servon de la Asocio per novaĵoj, ĉefe importitaj.

Dua granda libro-aĉeto estis farita, antaŭ unu monato, en pluraj alilandaj eldonejoj. Kvar mendoj jam alvenis, sed pliaj kvin ankoraŭ survojas kaj devos atingi la libroservon ĝis antaŭ la oktobra kongreso en Sankarlo.

La retbutiko de EASP jam pretas, sed ni prokrastos ĝian lanĉon ĝis post la morgaŭa asembleo, kiu povos decide influi la ekonomian pluvivon de la Asocio.

Post unu jaro da funkciado, la nova librovendejo montras ke tiu vojo estas sekvinda kaj esplorinda, kaj tio kuraĝigis la nunan gvidantaron alpaŝi pluan stadion en la reformo entreprenita komence de 2010: havigi impulson kaj legitimecon al la komerca agado de la Asocio.

Ĉi-monate la brazila registaro lanĉis kampanjon por stimuli legadon en la tuta lando. La kampanjo nomiĝas “Legu pli, sciu pli”. Ĉu ne adoptinta ankaŭ de la esperanta komunumo?

Ĝis la butiko de la Asocio aperos en la reto, vi povos trarigardi  provizoran katalogon kun kelkaj el la ĉirkaŭ 300 titoloj de nia libroservo.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

17. August 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , , | 3 comments

Komentoj (3)

  1. Bonegajn informojn vi sendis al ni. Dankon! Antaŭen!. Fratan brakumon kaj ĝis.

  2. Gratulon al la estraro de EASP pro la aŭdaca modernigo de la Asocio kaj aktiva vivigo. Ĝi fariĝas ne nur revigliĝinta sed ankaŭ montrinda al neesperantistoj! Dankon!

  3. Brile! Nun la samideanaro ne plu havos sinpravigojn por ne legi… Gratulojn al la estraro!