Virina persisto el krea konsisto
De la asocianino Hazel de São Francisco ni ricevis poemon, kiun ni tradukis kaj nun ĝue kundividas kun aliaj esperantistoj omaĝe al la Virina Tago, hodiaŭ celebrata en la tuta mondo.
Al ĉiuj virinoj niajn plej varmajn salutojn!
========== * * * ==========
Laŭ hindoj, la dio Tvaŝiro prenis
– la leĝerecon de folio
– la graciecon de cervino
– la ĝojon de la suno
– la gutojn de roso
– la hardecon de diamanto
– la kruelecon de tigro
– la timemon de leporo
– la varmon de fajro
– la dolĉecon de mielo
– la malvarmon de glacio
El ĉiu afero, li elprenis iom…
Kaj kreis la VIRINON.
(El la libro Parolo de Virino, Hazel de São Francisco)
Jarraporto 2012
Okaze de la Ĝenerala Asembleo, kiu okazis la pasintan sabaton, kiel kutime la kunsidantoj ricevis presitan kopion de la jarraporto pri la agadoj de la Asocio en 2012.
Ĉiuj anoj rajtas ricevi tiun gravan dokumenton, ne nur la sabataj kunsidintoj, tial ni sendas PDF-kopion pri la agada kaj financa raportoj ankaŭ al tiuj kiuj ial ne povis ĉeestis la kunsidon.
Se iu el vi jam legis la paperan version, tiam vi konstatos ke la nuna versio estas lingve pli polurita ol la antaŭa, kiu estis haste presita. Ni pardonpetas pro eventualaj ĝenoj dum la legado.
Se iu el vi havos iun dubon aŭ komenton, bonvolu direkti vin al la sekretariino Conceição Rodrigues <contato[heliko]easp.org.br> aŭ al la kasistino Aparecida Araújo <financo[heliko]easp.org.br>.
Tiun raporton lastafoje la membroj legis dum aŭ post la asemblea kunsido. De nun la anoj ĉiam legos ĝin antaŭ la asembleo kaj sekve venos al la kunsido bone preparitaj por komenti pri ambaŭ raportoj kaj pri la buĝeto. Tiamaniere, anstataŭ duhora kunsido por legi raporton, oni povos uzi pli profite tiun tempon por diskutado kaj planado.
La nuna raporto montras kio eblis fari en la antaŭa jaro. Koncerne la raporton pri la kuranta jaro, ĝi povos esti pli enhavoriĉa, se pliaj kelkaj volontuloj pretos kunskribi novajn paĝojn.
Atentan legadon deziras,
La estraro
Plej tradicia regiona aranĝo
Lorena, urbo konata pro la reĝaj palmoj, kiuj ornamas ĝiajn ĉarmajn placojn, invitas esperantistojn promeni, ekskursi kaj praktiki la lingvon en la ĉi-jara unua Renkonto de Esperantistoj de la Paraiba Valo, kiu okazos en la Kurlturdomo de Lorena la 10an de marto 2013.
La organizantoj proponas ke oni lasu la komputilon ripozi iomete kaj venu sperti praktikadon de la lingvo vid-al-vide. La programo inkluzivas viziton al la parko de Fakultato Tereza el Avilo (FATEA) kaj komunan tagmanĝon en kampara restoracio.
Anoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo organizas komunan veturgrupon al Lorena. Se iu loka esperantisto posedanta aŭton intencas partopreni en la aranĝo kaj pretas veturigi sen-aŭtulojn, bonvolu kontakti nin. Tri stiristoj jam disponigis siajn aŭtojn por petveturantoj.
Tiu libera, senpaga kaj neformala renkonto de esperantistoj fariĝis la plej tradicia regiona aranĝo en Brazilo kaj ĉiam apogata de la loka Kulturdomo, situanta ĉe strato Viscondessa de Castro Lima, 10 – kie okazos la evento.
Legu sube intervjueton kiun la organizanto Paulo S. Viana respondis per retmesaĝo:
- Kiomjara estas tiu aranĝo?
Preskaŭ tridekjara! Certe unu el la plej tradiciaj regionaj E-Renkontoj en Brazilo.
- Kiomofte ĝi okazas?
Nuntempe dufoje jare. En la komencaj jaroj ili okazis 4-foje jare, en variaj urboj. Sed montriĝis, ke ne ĉie oni pretas kaj povas okazigi ilin. Tial ni decidis nun fikse renkontiĝi en Lorena kaj Barra Mansa, alterne.
- Kial vi decidis repreni la fadenon de la aranĝo?
Ni neniam intencis interrompi ĝin. Ni paŭzis nur por reformuli niajn programojn. Montriĝis, ke la tradiciaj prelegoj kaj seriozaj programeroj lacigis la homojn. Oni emas ekskursi, kanti, ludi kaj… iom praktiki la lingvon. Ni nun klopodas okazigi pli gajajn kaj dinamikajn eventojn.
- Kiel proksimigi la ĉeestan kaj virtualan mondojn?
Okazos prelego pri tio en Lorena. Ni esperas, ke oni vigle diskutu pri tiu grava demando. Komputiloj ne devas esti malamikoj de socia vivo, de persona kunvivado. Male, ili estu alproksimigiloj kaj faciligiloj. Tio dependas de la maniero, kiel oni uzas ilin.
- Kian programon?
Ni iomete aŭskultos prelegon kaj diskutojn, ni ekskursos, spektos filmetojn, espereble ni kune kantos kaj amuziĝos. Ni lasos sufiĉe da tempo por la amikaj koridoraj interparoloj, kiuj estas foje la plej riĉenhava parto de niaj Esperantaj eventoj! Kelkaj samideanoj intencas alveni en la antaŭtago (sabate) kaj kun tiuj ni planas kunsidi en restoracio Battagini, en la urbocentro, por bongusta pico…
- Aliĝkotizo?
Karakteriza trajto de niaj renkontoj en la Paraiba Valo estas ĉiam neformaleco. Tute senpaga. Akceptas vin la amikeco kaj bonvolemo de Lorenanoj kaj de la Kulturdomo. Mi memorigas: estus dece gratuli la Kulturdomon de Lorena pro la granda apogo al nia movado.
- Kunveni en la Paraiba Valo estas…
… malmultekosta, oportuna okazo por renkontiĝi kun geamikoj, praktiki nian lingvon kaj iom promeni, iom kleriĝi, iom amuziĝi.