Parolu plu, amiko!
Freŝdate (24/03/2013) la esperantista movado estis surprizita de la sciigo pri la forpaso de la aktivulo Lucas Yassumura, rete konata ankaŭ kiel Lucas Amura, kiu suferis subitan koratakon.
Li vivis en la urbo Jundiaí, Sanpaŭlo (Brazilo), kie li memlernis Esperanton antaŭ 30 jaroj. La knabo Lucas Marcelo Ferretti Yassumura naskiĝis en plurlingva familio, kio estigis en li la amon al lingvoj, el kiuj li studis dudekon.
Kio plej karakterizis lin estis lia belsona voĉo, kiun li bone uzadis kiel parolisto (rete)radie kaj posdkaste – inkluzive por Esperanto, interalie en la iama programo Parolu, Mondo! dissendata de la radio Bona Novaĵo.
Krom lingvo-ŝatanto kaj radioparolisto, li estis tradukisto kaj publika funkciulo. Lia kutima frazinstigilo estis:
“Sekvu vin revon! Realigu ĝin! Vivu en ĝi”
per kiu ni kore kaj sopire reciprokas.
Lampiro ekklapas rete
Plia numero de Lampiro (2013:1) pretiĝis ĉi-semajne. Krom la kutima PDF-versio, libere elŝutebla el la retejo de EASP, de nun la legantoj estos regalataj ankaŭ per klapeldono de la revuo.
Ankaŭ tiun eksperimentan flaŝeldonon povos libere trafoliumi ĉiuj legemaj retuzantoj. Por turni la paĝojn sufiĉas musklaki sur la malsupraj sago-butonoj. Kiuj havas tuŝekranan komputileton, tiuj povas rekte uzi la fingron por turni la paĝojn.
Por vidi iun paĝon de la revuo, laŭ ĝia normala grando, musklaku sur la unua maldesktra butono supre en la horizontala menuo.
Laŭ enketo starigita fine de la pasinta jaro, plej multaj asocianoj elektis ricevi PDF-version de la revuo, anstataŭ la kutima presita versio. Kiuj tamen elektis plu ricevi la paperan version, tiuj ricevos sian ekzempleron de Lampiro per la poŝto plej malfrue ĝis la fino de la monato.
Por vidi la klapeldonon, musklaku sur la apuda bildo.
Por elŝuti la PDF-version, musklaku sur la apuda bildo.
Agrablan legadon!
Amuza kaj vigla renkonto en la Paraiba Valo
Hodiaŭ, la 10-an de marto 2013, okazis en la urbo Lorena, ŝtato San-Paŭlo, unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraíba-Valo.Ĉeestis preskaŭ kvindek homoj el tri brazilaj ŝtatoj.
De la naŭa ĝis la 10-a horo matene, oni lunĉis, kantis, dancis kaj simple babilis, en la Kulturdomo de Lorena. Je la 10-a formale komenciĝis la kunsido per salutoj kaj akcepto fare de la Sekretario pri Kulturo, S-ro Adriano Fernandes, kiu simpatie bonvenigis la ĉeestantojn. Tuj poste, S-ro Saulo Wanderley, el la urbo Juiz de Fora, prelegis pri la temo “Ĉeesta kaj virtuala movadoj: avantaĝoj kaj malavantaĝoj”.
Post la prelego oni per omnibuso ekskursis en la urbo Lorena. Oni vizitis boskon de “brazilligno”, kiu situas en ĝardeno de mezgrada lernejo – la plej ampleksa urba plantejo de tiu arbo, kiu estas unu el la simboloj de Brazilo.
Sekve, la tuta grupo vizitis la sidejon de Instituto Sankta Teresa, nome universitato, kiu proponas dekojn da kursoj rilate homsciencojn. La direktorino mem de la institucio, Fratino Raquel de Godoy Retz akceptis la Esperantistojn, kaj Profesorino Rosana gvidis la grupon en la sidejo de la lernejo. La universitato donacis al trideko da Esperantistoj donacetojn. Oni spektis 20-minutan filmon en Esperanto. Sekve, omnibuso kondukis la grupon al kampara restoracio por la tagmanĝo.
Je la 15h30min , oni revenis al la Kulturdomo de Lorena por “guto da gramatiko”, amuza kvizo kaj diskuto pri la Esperantomovado en Rio kaj San-Paŭlo, kun reprezentantoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) kaj Asocio Esperantista de San-Paŭlo (EASP).
Dum la renkonto, funkciis du bonaj libroservoj.
(Raporto sendita de Paulo S. Viana, kiu ankaŭ fotis)