Lampiro ekklapas rete

Plia numero de Lampiro (2013:1) pretiĝis ĉi-semajne. Krom la kutima PDF-versio, libere elŝutebla el la retejo de EASP, de nun la legantoj estos regalataj ankaŭ per klapeldono de la revuo.

Ankaŭ tiun eksperimentan flaŝeldonon povos libere trafoliumi ĉiuj legemaj retuzantoj. Por turni la paĝojn sufiĉas musklaki sur la malsupraj sago-butonoj. Kiuj havas tuŝekranan komputileton, tiuj povas rekte uzi la fingron por turni la paĝojn.

Por vidi iun paĝon de la revuo, laŭ ĝia normala grando, musklaku sur la unua maldesktra butono supre en la horizontala menuo.

Laŭ enketo starigita fine de la pasinta jaro, plej multaj asocianoj elektis ricevi PDF-version de la revuo, anstataŭ la kutima presita versio. Kiuj tamen elektis plu ricevi la paperan version, tiuj ricevos sian ekzempleron de Lampiro per la poŝto plej malfrue ĝis la fino de la monato.

Por vidi la klapeldonon, musklaku sur la apuda bildo. 

Por elŝuti la PDF-version, musklaku sur la apuda bildo. 

Agrablan legadon!

02. April 2013 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , | Comments Off