Ĝenerala Asembleo
Ni kuriere direktas nin al vi por memorigi vin pri la ĉi-jara Ĝenerala Asembleo, okazonta la venontan sabaton, unuavoke je la 15h aŭ duavoke unu horon poste.
Pri la tagordo vi ĉiuj jam estis letere informitaj. Se ial la presita alvoko ankoraŭ ne trafis vin, bonvolu legi ĝian pdf-kopion.
Jen oportuna momento por ke vi kontrolu kiel la direktoraro de la Asocio uzas ties rimedojn. Ĝiaj enpezoj ankoraŭ estas malmultaj: ĉirkaŭ 30 mil realoj en 2012. Sed ĝuste en tio ne mankas ia bono, nome, ke ni ekzerciĝu per malmulto la arton administri kolektivan havaĵon. Se ni sukcesos per malmulto, sperto ne mankos por ke ni kune kaj saĝe laboru en abundo.
Cetere, alispeca abundo atendas vian viziton al la librovendejo de la Asocio: temas pri disponeblo de pli ol dudeko da novaj titoloj en la katalogo plus rehaveblo de plia deko.
Jen plia motivo por ke vi vizitu la oficejon de EASP sabaton!
Plezure akceptos vin,
La Estraro
Nova lingva merkato
Tio estas la kerno de la prelego “Neobabelismo: cele al nova industrio por instruado de lingvoj”, kiun prezentos la kunfondinto de Intraespo, Fabrício Valle, en la sidejo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo la 9an de marto je la 16h.
En la okazo la reprezentanto de Intraespo antaŭlanĉos ties programon Nova Lingva Merkato celantan profesiulojn kiuj sin dediĉas al instruado de lingvoj, traduko kaj interpretado.
Fabrício estas ankaŭ ano de la administra konsilantaro de Intraespo – Monda Organizo por la Disvolvo de la Esperanta Ekonomio, iama redaktanto de Brazila Esperantisto (organo de Brazila Esperanto-Ligo), iama eldonisto de la gazeto Brazila Heroldo kaj fondinto de Zamenhof Editores.
La prelego okazos en la portugala kaj la eniro estos senpaga.
Cele al enkonduko de la temo, ni aperigas sube intervjueton, kiun la prelegonto afable liveris per la interreto:
Kio estas novbabelismo?
Fabrício Valle - Novbabelismo estas Esperanto-movadido kadre de Reto Nova, bazita sur la fama Manifesto de Prago. Temas pri laborprogramo kiu celos apliki la manifeston en la praktiko, kvazaŭ iu gvidolinio por agado, por engaĝiĝo. La aspektoj pritraktataj en la Manifesto de Prago estas tiom gravaj, ke indas atenti pli funde pri ili, kaj preni ilin kiel startpunkton por konkreta agado, iom radikale kaj konstante. Por ekzemplo, en ĝi oni citas la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Nu, kadre de novbabelismo tio fariĝas fundamenta ŝtono por radikala alpreno de Esperanto kiel propedeŭtika lingvo en instruado de lingvoj. Tio kongruas al la principo de Reto Nova, ke Esperanto devas estis ne celo sed rimedo, ilo. Ci-kunteskte instruado de Esperanto devos esti vaste aplikata kiel propedeŭtika lingvo, kaj ne nur de senprofitcelaj asocioj, sed ankaŭ de profesiaj lingvo-lernejoj. Novbabelismo do estas movado kiu provos antaŭenigi tiujn ideojn ligitajn al la Manifesto de Prago, en la praktiko. La rolo de la projektoj de Intraespo, kadre de la programo Nova Lingva Merkato, estos limigita al la profesia aplikado de Esperanto. Politikaj aspektoj, kiel defendo de lingvaj rajtoj kaj de lingva diverseco estos afero de neregistaraj organizoj adoptontaj novbabelisman laborprogramon. Resume, temas simple pri enprofundiĝo de la temoj pritraktataj en la Manifesto de Prago, teorie kaj en la praktiko, sub specifa nomo. Nenio nova sub la suno, escepte de sistema enfokusigo de difinitaj temoj.
Kiel rolos Esperanto en ĝi?
Esperanto rolos diversmaniere, laŭ diversaj gradoj, ĉu fone de politikaj aspektoj, ĉu de pure lingvaj ĉu de ekonomiaj aspektoj. Intraespo interesiĝas ĉefe pri la ekonomiaj aspektoj de novbabelismo, ĉar la ĉefa segmento de la esperantista ekonomio estas instruado de Esperanto, kaj disvastiĝo de novbabelismo certe prosperigos la instruadon de Esperanto sub la merkatan vidpunton. Nu, vasta adoptado de Esperanto kiel propedeŭtika lingvo kreos novan industrion de lingvo-instruado.
Kiu rilato estas inter tiu nova merkato por instruado de lingvoj kaj la tradicia alcela instruado de Esperanto, al kiu vi atribuas la stagnadon de la movado?
Nu, estas necese pli bone klarigi nuancon. Mi ne asertas ke instruado de Esperanto kiel celo je si mem, Esperanto por Esperanto, estas kaŭzo de stagnado de la movado. La kaŭzo de la stagnado, ne de la movado, sed de la tradicia Esperanto-organizaro estas tre kompleksa kaj havas diversajn kaŭzerojn, ne ununuran kaŭzon. Tamen, mi ja asertas, ke manko de iniciato renovigi labormetodojn, la timo ennovigi, la konservativeco kaj fermiteco al la novaj ideoj, ja estas kaŭzo de la fakto, ke la tradicia Esperanto-organizaro restas marĝene de la muntempa iniciatoplena vervo. Ankaŭ la rifuzo forlasi Esperanton kiel celon je si mem kaj preni ĝin kiel laborlingvon, ĉu kun profitaj ĉu kun ne-profitaj celoj, estas kroma kaŭzo, ke la tradicia organizaro ne sukcekas sori pli alten en tiu nova kunteksto en ŝanĝigema mondo. Klarigite tio pri stangnado, mi aldonas ke tiu nova merkato de lingvo-intruado levos instruadon de Esperanto al pli alta nivelo, ĉar ponto al profesia laboro estos starigita. Alivorte, ju pli oni konscios pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, kaj rezultoj aperos, des pli vastiĝos la kampo por profesia instruado de Esperanto. La Esperanto-organizaro povos multe kontribui per alpreno de novbabelisma laborprogramo, sed tio kompreneble signifos lasi instrui Esperanton kiel celon. Instruado de Esperanto fariĝos rimedo por pli efika instruado de fremdaj lingvoj. La nuanco estas malgranda, sed certe oni sentos grandan diferencon en la rezultoj.
Ĉu ankaŭ esperantistoj povas profiti el tiu iniciato de Intraespo?
Kompreneble jes, ĉar certe multaj esperantistoj revas labori profesie sur la kampo de Esperanto-instruado. Kaj cetere, niaj projektoj celos ankaŭ akceli la merkaton pri tradukado kaj interpretado. Ankaŭ la Esperanto-organizaro povos profiti, se oni estos pretaj fariĝi komununaj lingvo-lernejoj. Kelkaj esperantistoj eble akuzos nin pri herezio, ĉar mi volas enkonkudi instruadon de lingvoj en la asocioj kaj kluboj de Esperanto, sed, se ni ŝatas citi la Manifeston de Prago, ni estu koheraj en la praktiko, ĉu ne?
USP plu gastigas E-kurson
La Interfaka Centro pri Lingvoj de la Universitato de San-Paŭlo (USP) anoncas novan enkondukan kurson de Esperanto. La lecionoj okazos marde kaj ĵaŭde, de la 14h ĝis la 16h, sub la gvido de la studentino pri Beletro, Karina Oliveira.
La 3-monata kurso komenciĝos la 5an de marto 2013, kaj interesiĝantoj povos aliĝi plej malfrue ĝis la 22a de februaro. Pliaj informoj legeblas en la retejo de la Fakultato pri Filozofio, Beletro kaj Homsciencoj de USP.
Legu sube intervjueton pri ĉi tiu promesdona iniciato.
Kiam kaj kiel estiĝis la okazo gvidi kurson de Esperanto en USP?
Karina Oliveira: En la fino de la jaro 2011 mi komencis serĉi instruiston por orienti min en sciencia esploro pri esperanto. Kiam mi demandis al la profesorino, kiu jam estis mia gvidantino en alia esploro, ĉu ŝi konas iun en la universitato kiu povus orienti min, ŝi diris ke, malgraŭ ke ŝi ne konas esperanton, ŝi povas orienti min, se la esploro havas ian rilaton kun la portugala lingvo, ĉar tio estas ŝia fako. Do, oni parolis pri enkonduko de esperanta kurso ĉi tie en Lingva Centro (Centro de Línguas), ĉar tiu centro estas ĝuste por instigi plurkulturecon. Ŝi estis direktorino de tiu institucio dum kelkaj jaroj, do ŝi povus helpi (kaj multe helpis) min pri tio.
Ĉu vi trovis iun baron tie por enkonduki la kurson?
Fakte, ne. Mi nur zorgis pri la programo kaj estis mia profesorino kiu partoprenis la kunvenojn kaj proponis la kurson. Estis ankaŭ ŝi kiu pritraktis la burokratismajn aferojn, sed laŭ ŝi ne estis baroj por enkonduki tian novan kurson en la kursaron.
Kian helpon vi trovis tie por antaŭenigi vian projekton?
En la universitato nur la helpon de mia profesorino. Tamen, mi ricevas apogon de Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto por enkonduki la studadon de nia lingvo en la universitaton.
Ĉu temas pri porokaza instruprojekto aŭ la projekto povos havi kontinuecon? Se jes, je kio dependos ĝia kontinueco?
La stipendio daŭros ses monatojn, renovebla por aliaj ses, do oni povas enkonduki aliajn kursojn poste. Tio dependas ĉu estos lernantoj por sekvi la kurson. Dum oktobro kaj novembro pasintjare (2012) okazis la unua grupo de baza lernado. Nun la aliĝoj por nova grupo de komencantoj estas malfermitaj ĉe http://clinguas.fflch.usp.br/cursos/1015. Se estos sufiĉe da lernantoj, ankaŭ okazos grupo por progresantoj, kiujn jam havas bazan konon pri la lingvo kaj bezonas praktiki por ekparoli.
Kiun instrumaterialon vi uzos?
Mi prenas instrumaterialon el la retejo edukado.net, kaj kompreneble preparas miajn proprajn instrumaterialojn, laŭ la bezono de la lernantoj.
Laŭreklame, la kurso estos kontraŭpaga. Ĉu estas publiko en la universitato por tiaj kotizoj?
Jes ja, la universitatanoj kutime estas scivolemaj por tiuj novaĵoj, kaj fakte multaj volas lerni esperanton sed ne havas oportunon. Pro tio, ke la kurso estas la unua tia en la universitato, mi devas fari grandan diskonigadon, por ke gelernantoj aperu.
Kiun kurson vi vizitas kaj en kia lernojaro vi estas?
Mi studas Beletron, kaj fakuliĝas pri la portugala lingvo kaj lingvistiko. Mi estas en la kvina lernojaro en la kurso.
Kiam vi esperantistiĝis?
Mi eklernis esperanton en 2008, sed mi esperantiĝis nur en la jaro 2011. Pro universitataj farendaĵoj mi, jaro post jaro, forlasis la progreson de mia kono pri esperanto al la estonteco. En 2011, tamen, mi partoprenis la triopan kongreson kiu okazis en San-Paŭlo, kaj tiam mi vere esperantiĝis. Nuntempe mi estas direktorino de propagando de EASP, kaj membro de Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto.