Novjara mesaĝo

Aniĝo-kampanja simbolo

Estimataj asocianoj kaj amikoj de Esperanto,

Permesu min direkti al vi kelkajn vortojn en la lasta tago de la jaro. Cetere, de jaro kiun multaj homoj ĉirkaŭ la tuta mondo kredis finiĝonta en decembro.

La mondo plu ĝiras, kontraŭstarante tiajn kredantojn per sia renoviĝo-forto kaj fido je la homaro.

Ankaŭ en nia tendaro multaj esperantistoj, inter kiuj eĉ kelkaj agemaj kunuloj, kredas Esperanton afero pereanta, tute forgesantaj pri la interna forto mem de la ideo pri tutmonda neŭtrala komunikilo. Pro la foresto de tiuj amikoj, foje la lokajn grupojn sieĝas iom da malentuziasmo, kvazaŭ viruso atakanta sendefendan organismon.

Cele protekti sin de tiu viruso, nia Asocio de jardekoj kalkulas je la nemalhaveblaj financa kaj volontula helpoj de siaj anoj, kiuj ideale kaj dediĉe fidas je la estonteco de Esperanto.

Idealo kaj sindediĉo estas bona pesticido kontraŭ malentuziasmo, sed kiam eta viruso aliiĝas al plago, nepras ke ni aldone provizu nian agadon per pliaj laboriloj.

Komunikado estas esenca laborilo kaj efika ŝirmilo kontraŭ tia kluba malsano. Ni rajtas aldoni ankaŭ kreemon, kunlaboremon, entreprenemon, travideblecon k.a.. El ĉiuj ĉi tamen komunikado plej gravas. Kaj mi ne aludas tiun ĝeneraligan kaj kolektivan retan komunikadon, kies praktikeco estas nekontestebla, sed tiun interhoman, kiu fajrigis la koron de niaj organizaĵoj dum pli ol unu jarcento.

Malgraŭ nia nekapablo efike komuniki, 2012 estis bona jaro por nia Asocio, ĉefe pro la bona organizado de la oktobra kongreso en la urbo Sankarlo. Kompleta raporto pri la asociaj faroj aperos februare okaze de ĝia ĝenerala asembleo.

Ne senkiale la simbolo de nia aniĝo-kampanjo por 2013 estas parolujo kun la mallongigo EASP, cele memorigi nin pri nia plej urĝa faro, nome lerni komunikiĝi. Komunikado tamen ne multe efikas unuflanke. Ĝi pli potencas, kiam komunaj interesoj estiĝas ambaŭflanke kaj interplektiĝas kunlabore.

Ni dankas pro via subteno en 2012 kaj invitas vin plu helpi nin igi la asociajn agadojn pli kaj pli interesaj.

Pacan kaj sukcesan novjaron al vi kaj via familio deziras,

José Roberto Tenorio
prezidanto
easp.org.br

31. December 2012 de vortulo
Kategorioj: Informado | Etikedoj: , | Comments Off

Plej turisma BKE atendas vin!

Proksimiĝas la dato de la plej grava esperanta aranĝo por enlandanoj, nome Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), kiu januare pluan fojon bonvenigos esperantistojn el pluraj urboj de Brazilo kaj de aliaj landoj.

La gasturbo de la 48a BKE estas Barra do Garças, fama pro siaj turismaj vidindaĵoj kaj akvaj alfluejoj;  ĝi situas en la Centro-Okcidenta regiono de Brazilo,  ŝtato Matogroso.

La ĉeftemo de la venontjara BKE, kiu disvolviĝos inter la tagoj 18a kaj 22a de januaro, estas “Esperanto, Kulturo kaj Turismo: Alternativoj por Verda Ekonomio” kaj ĝin prezentos la ĉefdelegito de UEA por Brazilo, James Rezende Piton.

Samtempe kaj samloke okazos ankaŭ la 33a Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJK) kaj la 11a Brazila Infana Kongreseto de Esperanto (BIKE). Kadre de la kongresa programo, unuafoje prezentiĝos Internacia Festivalo de Esperanta Kanzono kaj Internacia Kinovidea Festivalo.

Pliajn informojn pri la evento legeblas en la retejo de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), kiu disponigas ankaŭ pdf-version de la kongresa aliĝilo.

01. December 2012 de vortulo
Kategorioj: Eventoj | Etikedoj: , | Comments Off

Plia grandioza 15a de decembro en Rio

Esperantistoj el Rio kuras kontraŭ la tempo cele antaŭenigi kampanjon por diskonigi Esperanton pere de 20-metra rubando tirata de aviadilo super la pasejoj kaj plaĝoj de la regiono.

La tago elektita por tiu subĉiela reklamo estos la 15a de decembro,  naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto. Tiel la rianoj planas festi la ĉi-jaran Zamenhofan Tagon: kreeme, kuraĝe kaj grandioze.

Laŭ la organizantoj de la kampanjo, per tiu aera reklamo la esperanta rubando povos esti rigardata de ĉirkaŭ du milionoj da personoj. La kosto de la aviadila reklamservo estos ĉirkaŭ du mil realoj, el kiu pli ol triono jam estas kolektita de simpatiantoj, plej multaj neesperantistoj, kiel surprize rimarkigas unu el la organizantoj, Walter Fontes, iama prezidanto de Asocio Esperantista de Rio de Ĵanejro (AERĴ) kaj aŭtoro de la sukcesa kampanjo por omaĝi la Tagon de Esperanto, en 2010, pere de la lumaj reklampaneloj super la fama ponto Rio-Niterói.

Walter Fontes ankaŭ kutimas partopreni en stratkuradoj kaj ĉiam kaptas la okazon surmeti esperantan T-ĉemizon (vidu foton supre).

Tiu kampanjo estas parto de la projekto Esperanto por la Publiko iniciatita de la regiona aktivulo Evandro Caboclo antaŭ kelkaj jaroj. La projekto ankoraŭ ne havas retejon, sed interesatoj pri la nuna kampanjo aŭ aliaj agadoj de la grupo povos rekte kontakti la koncernulojn per la retpoŝtoj:

evandrocaboclo[heliko]yahoo.com.br
maratonoj[heliko]yahoo.com.br

01. December 2012 de vortulo
Kategorioj: disvastigo | Etikedoj: , | Comments Off

← Older posts

Newer posts →