Plej turisma BKE atendas vin!

Proksimiĝas la dato de la plej grava esperanta aranĝo por enlandanoj, nome Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), kiu januare pluan fojon bonvenigos esperantistojn el pluraj urboj de Brazilo kaj de aliaj landoj.

La gasturbo de la 48a BKE estas Barra do Garças, fama pro siaj turismaj vidindaĵoj kaj akvaj alfluejoj;  ĝi situas en la Centro-Okcidenta regiono de Brazilo,  ŝtato Matogroso.

La ĉeftemo de la venontjara BKE, kiu disvolviĝos inter la tagoj 18a kaj 22a de januaro, estas “Esperanto, Kulturo kaj Turismo: Alternativoj por Verda Ekonomio” kaj ĝin prezentos la ĉefdelegito de UEA por Brazilo, James Rezende Piton.

Samtempe kaj samloke okazos ankaŭ la 33a Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJK) kaj la 11a Brazila Infana Kongreseto de Esperanto (BIKE). Kadre de la kongresa programo, unuafoje prezentiĝos Internacia Festivalo de Esperanta Kanzono kaj Internacia Kinovidea Festivalo.

Pliajn informojn pri la evento legeblas en la retejo de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), kiu disponigas ankaŭ pdf-version de la kongresa aliĝilo.

01. December 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | Comments Off