Rapidu aliĝi!

La aliĝoj por la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo finiĝos la 30an de septembro. Kaj pli grave: ne okazos aliĝoj surloke!

Dum la kongreso, eniros en la feriejon nur tiuj kies nomo estas en la listo de gastoj aŭ de vizitantoj. Unu kopio de la listo restos en la enirejo kaj alia en la akceptejo por ke la akceptado de la kongresanoj estu plej trankvila kaj komforta. Tiucele la kongresaj organizantoj devos anticipe liveri al la administrantaro de la feriejo la liston de la kongresanoj, kaj tial ni petas ke ankaŭ la interesiĝantoj partopreni la eventon frue aliĝu.

La limdato por aliĝoj finiĝos la 30an de la kuranta monato, sed oni povos pagi la kotizojn (de aliĝo, de loĝado aŭ vizito) plej malfrue ĝis la 10a de oktobro.  Por aliri la aliĝilon, musklaku ĉi tie.

Ĝis la momento, 53 personoj aliĝis al la evento. Sanpaŭlo pintas kun 25 aliĝoj, sekvata de la karavano el Ribeirão Preto kun 12 aliĝintoj. Sekvas sube la kompleta listo:

Araraquara = 1
Atibaia = 1
Bauru = 2
Campinas = 2
Curitiba = 1
Juiz de Fora = 1
Mongaguá = 1
Paulínia = 4
Recife = 1
Ribeirão Preto = 12
São Paulo = 25
São Vicente = 2

Kiuj planas alveni en la feriejo vendredon, la akceptado de la kongresanoj okazos iom pli frue: ekde la 14h.

Venu ĝui plej malstreĉan Esperantaranĝon! Ĉar, kiel proponas la temo de la evento, “Kongresumi: amuza afero!”.

Plia informoj pri la kongreso legeblas en la retejo de la asocio.

Ĝis baldaŭ kun informoj pri la programo.

19. September 2013 de vortulo
Kategorioj: Eventoj | Etikedoj: , , | Comments Off

Multlingva Infana Biblioteko

Ekde la 9a de aŭgusto 2013, infanoj de la ĉefurbo Sanpaŭlo havas novan kaj allogan spacon por legado. Temas pri la Multlingva Infana Biblioteko Duda Porto de Souza kun pli ol 11 mil titoloj en pluraj lingvoj.

La multlingva biblioteko funkcias ene de la Universitata Centro de Belartoj de Sanpaŭlo, apud ties ĉefa biblioteko, ĉe strato Álvaro Alvim, 90 – kvartalo Vila Mariana, en la suda regiono de la ĉefurbo.

La iniciatinto estas la ĵurnalistino Duda Porto de Souza, kiu pruntas sian nomon al la biblioteko. En 2009 ŝi lanĉis la ideon per la interreto  kaj tuj aperis amikino kiu venigis la projekton en la Belartan Universitaton.

Apenaŭ eksciis pri tiu oazo, la bibliotekistino Neide de Freitas, kiu zorgas pri la biblioteko de EASP, sugestis ke la asocio sendu kelkajn porinfanjn titolojn, kaj mem tuj faris la kontaktojn.

Pasintsemajne, kun granda ĝojo, ni ricevis la bonan novaĵon ke ili akceptos nian libro-donacon de esperantaj titoloj. Tiel, al la Multlingva Infana Biblioteko estis sendita la jena materialo:

La Eta Princo
La Bona Arbo
Cisko kaj Vinjo: la brusela bubo (bildstrio)
Mil unuaj vortoj en Esperanto (bildvortaro)
Lupo Alberto (bildstrio)
Diabolik (bildstrio)
La mistero de la malnova domo
Breno kaj Lilika
DVD Esperanto é…
Descubra o Esperanto
Oportuna vortaro: Esperanta/portugala
Poŝa vortareto: esperanta/portugala – portugala/esperanta

Depende de la plua akceptemo de la bibliotekaj respondeculoj, la asocio povos sendi plian dekon da novaj titoloj. Nia volontulino Neide tenos kontakton kun ili kaj de tempo al tempo mem vizitos la lokon.

La Multlingva Infana Biblioteko funkcias de la 8h ĝis 19h (lundo ĝis vendredo) kaj de la 9h ĝis 16h (sabate). Krom surloka konsulto, eblas pruntepreni ĝis kvin titoloj por legi hejme dum 15 tagoj.

Por pliaj informoj pri la nova spaco, vizitu la retejon de la biblioteko.

Multlingva Infana Bibblioteko (diskonigado)

16. September 2013 de vortulo
Kategorioj: disvastigo | Etikedoj: , , | Comments Off

Sango-donaco bezonata

Ekde la pasinta semajno, la 5an de aŭgusto, la asocianino Shigueco Takahasi, estas enhospitaligita en la intensa terapia zorgejo de Hospitalo Naŭa de Julio, post neatendita kirurgio por forigo de la ezofago (ezofagektomio).

Kiel kutime en tiaj okazaĵoj, la hospitalo petas sango-kolektadon fare de la familio, kiuj tial sin turnas al amikoj kaj konatoj, inter kiuj ni esperantistoj, havantaj kondiĉojn donaci sangon.

La hospitalo situas ĉe strato Peixoto Gomide, 613 kaj ĝia sango-ricevejo funkcias de lundo ĝis vendredo, de la 8h ĝis la 17h30min, kaj sabate de la 8h ĝis la 13h.

Parkado senpaga, por sango-donacantoj, en la parkejo de la hotelo Blue Towers ĉe la sama strato n-ro 707.

Baldaŭan resaniĝon al nia samideanino!

12. September 2013 de vortulo
Kategorioj: Informado | Etikedoj: , | Comments Off

← Older posts

Newer posts →