Kulturreveno
La 31an de aŭgusto (proksiman sabaton) vizitos la sidejon de EASP la tradukisto kaj poeto, d-ro Paulo Viana, kiu freŝdate revenis el Italio. Per tiu vizito ree flagretas la kulturkunveno de la asocio.
En la okazo, nia kara vizitanto parolos pri sia partopreno en la 80a Itala Kongreso de Esperanto okazinta en la urbo Sanremo komence de la kuranta monato.
La ĉeestantoj povos ankaŭ ĝui ekspozicieton, en la supra salono, kiun la gvidantaro de la asocio pretigis omaĝe al la 50-jariĝo de la revuo Kontakto, organo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
La parolado komenciĝos je la 17h.
La sidejo de EASP situas ĉe strato Faustolo, 124 en la kvartalo Lapa.
Eniro senpaga.
Lampiro elvintrumas
Plia n-ro de Lampiro estas redaktita. Temas pli la ĉi-jara dua eldono de la asocia organo. La reta versio jam estas elŝutebla ĉe la retejo de EASP. La leganto povas surekrane legi la revueton laŭ PDF-versio aŭ kiel flaŝaĵo kun similaj klapmovoj de la paĝoj.
Ĉi-semajne oni prizorgos la presitan version de la revueto por dissendi al la membroj kiuj plu deziras legi ĝin surpapere. Ĝis la papera versio pretiĝos, oni povos trarigardi ĝian enhavon per musklako sur unu el la subaj bildetoj.
Elektu vian lego-version kaj agrablan legadon!
Klapmova versio
Nenies lingvo por ĉiaj agadoj
La 17an de aŭgusto 2013 la anoj de Anarkia Centro por Rekta Agado (portugale, CAAD) ĉeestis babilrondon pri la lingvo internacia Esperanto gvidatan de José Roberto Tenorio, prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). Dekkvino da homoj interesiĝis pri la temo kaj faris multajn demandojn.
En la okazo estis disdonitaj ekzempleroj de la broŝuro “Descubra o Esperanto – uma língua fascinante”. Flanke de iuj ĉeestantoj estiĝi la deziro viziti lecionojn, kiujn pretis gvidi unu el la kunfondinto de la grupo, la advokato, instruisto kaj iama aktivulo de Brazila Esperantista Junulara organizo (BEJO), José Luis Ferreira.
Ekde sia apero, Esperanto ĝuas grandan simpation en la anarkiisma movado pro tio ke la lingvo estas nenies propraĵo kaj internacia komunikilo je la servo de plej diversaj komunumoj.
La invito prezenti Esperanton al la formiĝanta grupo venis de ties kunfondinto Danton Medrado, instruisto kaj verkisto kiu simpatias al la ideo de neŭtrala tutmonda lingvo.
La ideo fondi la grupon CAAD estiĝis en majo 2012, okaze de la 5a Renkonto de Historio kaj Geografio ĉe la Enlanda Unio de Privataj Superaj Edukejoj (portugale, UNIESP), en la ĉefurbo Sanpaŭlo. Tiam anarkiistoj kaj sindikalistoj, aktive partoprenintaj en la enlanda movado fine de la 80aj kaj komence de la 90aj jaroj, renkontiĝis post 20 jaroj da milithalto.
La reorganizita grupo de anarkiistoj renkontiĝas ĉiusabate en sia sidejo ĉe strato Dr. Almeida Lima, 358 en la kvartalo Brás. Eniro senpaga por vizitantoj dezirantaj ĉeesti prelegojn pri la anarkiisma temaro.