Post evento ripoza, laboro serioza.

112 personoj veturis ĉi-semajnfine al la marborda urbo Itanjaeno por partopreni la 7an Esperantan Kongreson de la Ŝtato Sanpaŭlo, kiu okazis en la feriejo de la bankoficistoj Nossa Caixa (USCEESP), en la kvartalo Suarono.  La du-taga evento disvolviĝis en tre plaĉa kaj distro-invita loko, kio multe kontribuis al estiĝo de agrabla kaj amika etoso inter la kongresanoj.

El la kongresanoj, la pleja forulo estis nia simpatia samideano Amarílio H. de Carvalho, kiu veturis de la malproksima regiono Barra do Garças, en Matogroso, por vendi siajn T-ĉemizojn je prezo de banano.

Indas mencii la salutmesaĝon kiun de la Prezidanto de BEL, Carlos Alberto Alves Pereira, legigis en la malfermo de la evento. Per ĝi li trafe memorigis la vortojn de la esperantisto Paulo Sérgio Viana, laŭ kiu “nia kulturo de Esperanto ne formiĝis kaj ne firmiĝos nur virtuale: ĝi bezonas personajn kontaktojn,manpremojn, kisojn kaj ĉirkaŭbrakojn. Ni devas aŭskulti kaj aŭskultigi niajn voĉojn, rigardi en la okulojn, starigi vizaĝon kontraŭ vizaĝo, amike kaj varmkore diskuti niajn problemojn.” Por legi la tutan mesaĝon, musklaku ĉi tie.

La programo konsistis el tri prelegoj, du leĝeraj paroladoj, kvin atelieroj, diversaj aktivadoj por komencantoj, kelkaj subĉielaj aranĝoj, sportludado kaj multe da babilado. Rilate la Artan Vesperon, surprizis la ĉeestantojn la reveno de la kantistino Sônia Mary Ribeiro kaj la koncerto de Rogener Pavinski, kiu kantis kaj gitaris sub la lunlumo, apud la naĝbaseno.

Pluan fojon la libroservo de la asocio furoris kun siaj kutimaj allogaj titoloj, inter kiuj troviĝis du libroj eldonitaj de EASP mem, nome José Matias kaj En la Muelejo, ambaŭ verkitaj de la portugalo Eça de Queirós kaj tradukitaj de la portugaldevena brazilano José Dias Pinto. Lanĉitaj kiel memeldonoj ankaŭ aperis la titoloj “O Esperanto é muito mais!” de Osmar da Silva Alves kaj “Rememoroj de la Familio Sugahara” de Shigueco Takahasi.

“Kongresumi: amuza afero” estis la invito de la ĉi-jara kongresa temo. Laŭ la itala sociologiisto Domenico Di Masi, tiel grava kiel laboro estas ripozo, dum kiu kutime estiĝas kreemaj ideoj por plibonigi onian laboron mem… Tial ni espera ke, post unu semajnfino ripoza, kreeme pretiĝu kongresintoj por laboro serioza!

Ĉu plaĉis al vi tiu aranĝo aŭ vi preferas ion pli tradician? Eventuale vi havas ideojn por ke ni provu novtipan aranĝon… Cele al plibonigo de la venontjara evento, la estraro de la asocio plezure kaj antaŭdanke atendas sugestojn kaj komentojn de la partoprenintoj. Bonvolu direkti ilin al <contato@easp.org.br>

Por vidi fotojn de la evento, musklaku ĉi tie.

15. October 2013 de vortulo
Kategorioj: Eventoj | Etikedoj: , | Comments Off

Libro-lanĉoj en Suarono

Dum la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo, kiu okazos venontsemajne en la urbo Itanjaeno, EASP lanĉos du rakontojn de la portugala verkisto Eça de Queirós, tradukitajn de la portugaldevena brazilano José Dias Pinto.

La unua rakonto, En la Muelejo, prezentas la historion de bela sinjorino kaj modelo de dommastrino, Maria da Piedade, kiu flegiste dediĉas sian vivon al la kripla edzo kaj malsanaj knaboj. Post apero de iu edza kuzo, kiu ŝtelas de ŝi kiseton, la etoso en la domo ekŝanĝiĝas ĝis tia grado ke la sanktulino aliiĝas al venuso kaj, implikita de malsaneca romatikeco, skandalas la tutan urbon per adulto kun la obezulo kaj praktikulo de la apoteko, konata kiel ‘Grasbulo’.

La dua rakonto, José Matias, estas la lasta skribaĵo de la aŭtoro publikigita antaŭ lia morto. Tiu verko entenas kelkajn trajtojn de lia matura talento kiel prozisto: spontaneco, flueco, precizeco kaj dialogoj neniel patosaj. Per tiu rakonto, Eça de Queirós ŝpinas eksterordinaran am-intrigon kiu utilas kiel preteksto por kritiko farita al la ultra romantismo.

Per tiuj du libretoj la asocio inaŭguras sian eldonan fakon kaj esperas trovi pozitivan resonon ĉe la esperantistoj. Du aliaj reeldonoj jam estas pretigataj kaj aperos ĝis la fino de la kuranta jaro. Temas pri la romanoj Dom Casmurro kaj Postmortaj Rememoroj de Brás Cubas, ambaŭ verkitaj de Machado de Assis kaj tradukitaj de Paulo Sergio Viana.

Sed ne nur la asocio lanĉos libron en Suarono. Ankaŭ la studento pri Beletro, Osmar da Silva Alves, memeldonis sian unuan lernilon por komencantoj “O Esperanto é muito mais!” kaj ĝin lanĉos tie.

 

04. October 2013 de vortulo
Kategorioj: disvastigo | Etikedoj: , , | Comments Off

Kongresa programo

Jam disponeblas por konsulto la programo de la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo, kiu okazos en la marborda feriejo Suarono, Itanjaeno, inter la tagoj 12a kaj 13a de oktobro 2013. Por elŝuti ĝin musklaku ĉi tie.

La evento komenciĝos sabaton matene, je la 9h30, kaj finiĝos dimanĉon posttagmeze, je la 16h. Kiuj deziros alveni vendredon en la feriejo, la akceptado tiutage okazos ekde la 14h.

La baza programo konsistas el kvin prelegoj, kiuj disvolviĝos paralele kun kvino da atelieroj. Ambaŭ programeroj estas kunplektitaj de diversaj aktivadoj por komencantoj, kiuj okazos ĉiun duan horon en iu aparta angulo de la feriejo.

Kadre de la evento okazos Ago-Tago por disdono de mil reklamkartoj pri Esperanto al la feriantoj, dum nia teknologiema Emílio Cid provos flugigi sian aviadileton kun esperanta rubandeto super la maro.

Sportemaj homoj povos ricevi lecionon pri flugopilko, fare de Karina Oliveira, kiu dimanĉe starigos du teamojn por praktika ludado.

Al kiuj plaĉas leĝeraj korpomovoj, Maria Luiza proponas du tiajn aktivadojn surplaĝe. Ankaŭ surplaĝe oni povos amuziĝi per farado de gigantaj sapovezikoj.

Krom tiu baza programo, alia same amuza kongreso disvolviĝos dum la paŭzoj. Kelkaj eroj de la programo de tiu koridora kongreso estos proponataj en la Malfermo kaj la rezultoj estos prezentataj en la dimanĉa programero Viva Gazeto.

Por la Arta Vespero, la kongresanoj interalie ĝuos unu-horan prezenton de la kantisto kaj gitaristo Rogener Pavisnki, kiu prezentos konatajn kaj famajn esperantajn kantojn.

Mankas nur unu semanjo por aliĝi!

Memorige: ne okazos aliĝoj surloke. Do, rapidu aliĝi!

(Oni povos aliĝi  ĝis la 30a de septembro kaj pagi la kotizojn plej malfrue ĝis la 10a de oktobro)

23. September 2013 de vortulo
Kategorioj: Eventoj | Etikedoj: , , | Comments Off

← Older posts

Newer posts →