Novembra traduko-metiejo

La novembra traduko-metiejo okazos la sekvan sabaton (la 24an), ekde 16h00, kaj ĝin pluan fojon gvidos la sperta tradukisto Paulo Sergio Viana, el la urbo Lorena/SP.

Per tiu aranĝo oni havos la okazon iom konatiĝi kun aparte interesa flanko de Esperanto, apenaŭ rimarkita en la ĉiutaga uzado de la lingvo.

Traduko postulas de la lernanto streĉan kaj atentan enrigardon cele al kompreno teksta kaj kunteksta. Nur per daŭra lego- kaj skribo-ekzercado oni ek-alprenas ian fajnan senton pri la spirito de la studata lingvo.

Tiu metiejo estas profita ne nur por tradukemuloj, sed ankaŭ por tiuj dezirantaj plibonigi siajn lingvosciojn.

La sidejo de EASP situas ĉe strato Faustolo, 124 en la kvartalo Água Branca. Vidu aliro-mapon.

20. November 2012 de vortulo
Kategorioj: Informado | Etikedoj: , | 6 komentoj

Plia renkonto en la Paraiba Valo

La 21-an de oktobro 2012 okazis en la urbo Barra Mansa unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo, ĉe la institucio Grêmio Barramansense de Letras, kiu de longe apogas la movadon.

Akceptis la 24 partoprenantojn (el 8 urboj) la loka aktivulo Sílvio Bruno, kiu salutis kaj anoncis sian intencon enkonduki Esperanton en la agadon ĉe Kooperativoj, ĉar li profesie laboras en tiu medio.

Post la ceteraj salutoj, oni transdonis la gvidadon al S-ro Vicente Werneck. Sekvis unuhora vigla diskutado pri proponoj por disvastigado de Esperanto en ĉi tiu regiono, sub gvido de Paulo S. Viana. La interesiĝo pri tiu temo estis tiel vigla, ke oni decidis interkonsenti unu specialan, apartan renkonton en la monato aprilo 2012, en Barra Mansa, por diskuti kaj plani agadojn rilate al disvastigado. Oni interŝanĝis proponojn ankaŭ por modernigo kaj plivigligo de niaj regionaj renkontoj.

Poste, Givanildo Costa, prezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, informis pri agado en Rio kaj pri la radiprogramo “Esperanto – lingvo de frateco”. Ankaŭ Márcio Santos, prezidanto de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, detale informis pri ĝia agado. Alberto Flores prelegis pri pioniro de la Esperantomovado en la ŝtato Rio Grande do Sul, nome Ivo Sanguinetti. Maurício Monken proponis tre praktikan “Guton da gramatiko”.

Post la tagmanĝo, Prof-ro Rozan Silva, prezidanto de la Akademio de Historio de Barra Mansa, prelegis en la portugala lingvo pri la historio de tiu simpatia kaj grava urbo – kaj fine informis, ke li jam eklernas Esperanton.

La lasta ero en la programo estis praktika leciono pri la uzado de ĉina kalkulilo “sorobano”, fare de Jorge Link – kiu ege entuziasmigis la ĉeestantojn. KKE proponis dum la evento servon por vendo de libroj  kaj Esperantaĵoj.

La proksima Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo okazos en la monato marto 2013, en la urbo Lorena.

Raportis: Paulo S. Viana

25. October 2012 de vortulo
Kategorioj: Eventoj | Etikedoj: , , | Comments Off

Karavano al la 97a UK

Komence de la pasinta julio grupo de esperantistoj, inter kiuj 15 brazilanoj, ĉefe el Braziljo, karavane ekskursis de Moskvo al Ĉinio, per la Trasiberia Fervojo, kaj poste plu veturis al Hanojo, en Vjetnamio, por partopreni en la 97a UK.

En Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, kelkaj anoj de la karavano estis intervjuataj de loka gazeto, kiu aperigis raporton pri la grupo kaj la baldaŭa okazonta Universala Kongreso de Esperanto.

La anoj de la karavano ĝuis belajn pejzaĝojn kaj renkontojn kun lokanoj, sed ankaŭ travivis ĉiutagajn situaciojn, kiuj por lokanoj estas ordinaraĵoj sed por preterpasantoj etaj aventuroj.

La longa fervoja veturo restos gravurita en la memoro de la grupanoj, same kiel la korvarmo kaj bunteco de la plej granda kulturaranĝo de la esperantistaro.

 Musklaku ĉi tie por vidi bildlibreton kun resuma raporto pri la karavano.

16. October 2012 de vortulo
Kategorioj: Eventoj | Etikedoj: , , | 1 komento

← Older posts

Newer posts →