Flegenda trezoro

Fine de junio, pli ol 140 libroj el la biblioteko de EASP estis liveritaj al la profesieduka institucio SENAC-Consolação, ĉe strato Dr. Vila Nova 228, por riparo fare de lernantoj de la kurso pri bibliotekoscienco.

Entute, tri klasoj de tiaj kursanoj ne nur riparos neordinaran kolekton da libroj, sed ankaŭ ricevos informojn pri la koncerna lingvo. La laboro de la lernantoj kaj la materialo uzotaj por riparo de la libroj kostos neniom por la Asocio, laŭ interkonsento kun la kunordigantino de la kurso.

SENAC (Enlanda Servo de Komerca Lernado) estas grava kaj prestiĝa socieduka institucio subtenata de privataj entreprenistoj kaj prioritate celanta komercajn laboristojn.

Tiun favoran partnerecon EASP dankas al la bibliotekistino Neide Aparecida de Freitas, kiu volontule prizorgas la bibliotekon de la Asocio ekde la pasinta jaro. Danke ankaŭ al ŝi, la Biblioteko Gilbert kaj Symilde Ledon ĉi-jare registriĝis en la Enlanda Sistemo de Publikaj Bibliotekoj (portugale SNBP) de la Fondaĵo Biblioteko Nacia (FBN/MinC), en Rio de Ĵanejro, en la kategorio faka‎.

La biblioteko de la Asocio, kun ĉirkaŭ tri mil titoloj, estas valora trezoro de la brazila Esperanto-movado. Bone konservi ĝin do estas nepra zorgo de ni ĉiuj. Tiucele, pasintjare kvin provlernantoj de la Universitata Centro Assunção (UNIFAI) plurokaze vizitis la sidejon de EASP, kiel volontuloj, por purigi kaj ekzameni la librokolekton da la biblioteko.

Post riparo kaj novtipa katalogado de la libroj, la sekva paŝo estos enretigi la bibliotekan pruntejon, tiamaniere ke asocianoj povos rete pruntepreni librojn kaj ilin ricevi kaj resendi per la poŝto. Tiucele jam estis provinstalita la liberuza mastrumsistemo por bibliotekoj OpenBiblio. La sistemo, cetere jam parte esperantigita de hispanaj esperantistoj, aspektas tre oportuna, kaj ni ekde aŭgusto komencos trejni volontulon por prizorgi la enretigon de la asocia biblioteko.

Provlernanto dum purigado de libroj

Purigado per polvosuĉilo

Volontulaj provlernantoj konatiĝas kun Esperanto

Bibliotekistino Neide de Freitas

17. July 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , | 2 comments

Komentoj (2)

  1. Bonega projekto. Gratulon.
    [bv. korektu la ligilojn al OpenBiblio kaj Bibliotekistejo (http://www.esperanto.es/hef/index.php/bibliotekistejo)]