14a Trejnado por Kursgvidantoj

Rianoj pluan fojon invitas kursgvidantojn de Esperanto al sia tradicia trejnado, kiu okazos en la urbo Niterói/RJ. La temo de la ĉi-jara trejnado estos “La defioj por instruado de Esperanto nuntempe”, prezentota de Luciana Fisher. La aranĝo okazos la 28an de julio, de la 9h30min ĝis la 17h, en la edukejo Nilo Peçanha ĉe avenuo Ernani do Amaral Peixoto 707, en la urbocentro.

La programo konsistos interalie el kvin metiejoj gvidotaj de Fernando Pita (Instruado de Esperanto per la interreto), Aloísio Sartorato (Paroliga kurso), Luciana Fisher (Pedagogiaj praktikoj) kaj Jair Salles (Gramatikaj duboj). Laŭ informo de la organizantoj, escepte de la metiejo gvidota de la instruisto Aloísio Sartorato, ĉiuj aliaj prezentadoj disvolviĝos portugale.

Aliĝo-lotizo por partopreni en la trejnado kostas 20 realojn. La eventon subtenas Asocio de Esperanto de Rio de Ĵanejro (AERĴ) kunlabore kun la Kultura Kooperativo de la Esperantistoj (KKE).

Por pliaj informoj, vizitu la retejon de AERĴ aŭ rekte skribu al aerjrj[ĉe]hotmail.com.

17. July 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , | Comments Off