Esperantistoj plu agadas en ABC-regiono

Grupo de esperantistoj el ABC-regiono, en la grandurbo Sanpaŭlo, partoprenis en spiritisma libro-festivalo (portugale FLESB) kaj kaptis la okazon por diskonigi la lingvon al la ĉeestantoj. La evento, kies programo inkluzivis prelegojn kaj diversajn artaranĝojn, okazis en la urbo São Bernado do Campo, la 3an de junio 2012, de la 9h ĝis la 20h.

Krom la faldfolio de EASP, kun ĝeneralaj informoj pri Esperanto, la deĵorantaj esperantistoj disdonis ankaŭ du tekstojn pri la misio de la lingvo internacia, psikografiitajn de la mediumoj Divaldo P. Franco kaj de Franĉjo Ksavero (Chico Xavier).

Laŭ la deĵorantino Marilia A. Fozzati, kiu kunordigis la esperantan budon en la libro-festivalo, grava estis la disponeblo de tabulkomputilo, per kiu oni povis montri, ĉefe al gejunuloj, muzikojn, filmetojn, retradiojn kaj aliajn esperantaĵojn.

En la okazo, la esperantistoj diskonigis la novajn klasojn de la baza kurso de Esperanto, kiuj komenciĝos la 7an de aŭgusto, ĉiumarde, en la apuda urbo Santo André: posttagmeze, ĉe la strato Laura 480, kaj vespere ĉe strato Miquelina 853.

Pliajn informojn per la telefonoj: 4427-8279/fozcruz[ĉe]ig.com.br (Marilia) kaj 4437-4370 (Heleninha).

17. July 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | Comments Off