Esperanto duafoje menuelektebla

La Internacia Forumo pri Libera Programaro (portugale FISL) je la dek-tria fojo kunvenigos amantojn kaj interesiĝantojn pri la temo, inter la tagoj 25a kaj 28a de julio 2012 en la ubro Portalegro, Suda Riogrando, en Brazilo.

Jaron post jaro tiu aranĝo – rezulto de laboro, kunlaboro kaj engaĝo de miloj da personoj, kiuj kredas je libera programaro kaj je la forto de kolektiveco – plifirmiĝas kiel plej signifa renkonto de tiaspecaj komunumoj.

Plurfojaj kaj unuafojaj partoprenantoj estas invitataj al kunlaboro, kursgvidado kaj lernado, tiel subtenante la strebojn de la komunumo kredanta je la forto de kunhaveco. Laŭ informo diskonigata en la retejo, pli ol kvar mil personoj jam aliĝis al la evento.

Same kiel en la pasinta jaro, la retejo de la evento bonvenigas la vizitantojn ankaŭ esperante, danke al la tradukaj helpoj de la tiea urbano Marcus Aurelius Farias, respondeculo ankaŭ pri la pasintjara traduko.

Per tiu esperantigo de FISL-retejo, la tradukisto celas diskonigon de Esperanto inter la komunumoj pri libera programaro kaj ties proksimiĝon al la internacia lingvo.

Pliajn informojn en la oficiala retejo de la evento.

17. July 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , | Comments Off