Per lingva lerno al komerca kerno

Freŝdate aperis en la interreto plia retejo pri Esperanto, ĉi-foje proponanta bazan retkurson de la lingvo internacia. La materialo estas senpage elŝutebla kaj laŭdezire la lernanto povos mendi akompanon de sperta instruisto por korekti ekzercojn kaj forigi dubojn.

La nova retejo estas parto de la projekto Intraespo – NRO celanta la evoluigon de esperanta ekonomio inter entreprenemaj homoj uzantaj esperanton kiel laborlingvon. La aŭtoro de ambaŭ iniciatoj estas Fabrício Valle, iama redaktisto de la gazeto Brazila Heroldo kaj de la revuo Brazila Esperantisto.

La retejo impresas pro la profesieco, cetere la vojo elektita de la organizaĵo por antaŭenpuŝi la lingvon internacian en la ekonomian vivon de divergentaj profesiuloj kaj servistoj.

Fale esperanto (Parolu esperante) estas la nomo de la retejo kaj unua funkcianta parto de la noviga kaj aŭdaca projekto.

29. June 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , , | Comments Off