Arte kaj varbe

Plia metiejo pri tradukado okazos la 26an de majo (lastan sabaton) kaj ĝin gvidos la esperantisto José Dias Pinto, multjara revizianto de esperantaj periodaĵoj. Pasintjare li debutis kiel tradukanto per la rakonto Partikularaĵoj de Blonda Knabino, de la portugala klasikulo Eça de Queirós.

Metiejo esence malsamas al prelego en tio ke preleganto prezentas la rezulton de iu esplorita aŭ travivita temo, dum gvidanto de metiaranĝo montras la vojojn por esplori temon kaj la manierojn atingi kontentigan rezulton.

La vorto metiejo mem estas metafore oportuna por la okupo traduki, ĉar, laŭ la reta vortaro Revo, metiarto signifas kapablo kaj tekniko uzataj de metiisto por produkti artaĵojn. Alidire, se la figuro de meti-lernanto estas esenca por pluvivo de metiarto, despli grava estas la varbo de lernantoj por tradukado. Tial la estiĝo de tiuj metiaranĝoj ĉiun lastan sabaton de la monatoj.

La maja metiaranĝo disvolviĝos en la sidejo de EASP inter la 16h30 kaj 18h. La Asocio situas ĉe strato Faustolo 124, en la kvartalo Água Branca.

Por memorigo: en la sekva tago (la 27an de majo) okazos la 23a ERUSP, matene.

14. May 2012 by vortulo
Categories: Artaranĝoj | Tags: , | 1 comment

Unu komento

  1. Salivume, tutkore al tiu arangho mi deziras sukceson. Rajtas mi revi pri la firmigo de tiu metiarangho, char novaj tradukantoj, tradukistoj ege bezonatas Esperantuje. Iam espereble baldau Jose Dias Pino kaj siaj dischiploj chu vojaghonte, chu perrete, lekcios ie ajn tiun arton. Tiam mi, certe de nun jam estante varbita, ne plu nur… salivumos!