Ĉu epokofara aranĝo?

Proksimiĝas la dato de la 23a ERUSP, kiu ĉi-jare okazos en la sidejo mem de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, ĉe strato Faustolo 124, en la kvartalo Água Branca.

La aranĝo disvolviĝos dum la mateno, de la 10a ĝis la 13a horo, en la tago 27a de majo (lastan dimanĉon). La programo konsistos el:

09h00 – 09h30: akceptado
09h30 – 10h00: matenlunĉo
10h00 – 10h30: prelego
10h30 – 11h00: filmo-prezento enkonduke al la temo de la aranĝo
11h00 – 11h15: kafopaŭzo
11h15 – 12h00: Lingva Festivalo: kial kaj kiel organizi ĝin.
12h00 – 12h15: kafopaŭzo
12h15 – 13h00: debato pri la temo
13h00 – komuna tagmanĝo en SESC Pompeia

Dum la aranĝo okazos deĵoro en la librovendejo, kie oni trovos plurajn titolojn, inkluzive laste importitajn.

             

Ankaŭ aliurbanoj povos partopreni en la aranĝo per sendo de retmesaĝoj al <contato [heliko] easp .org .br>. Viaj komentoj kaj sugestoj estos tre bonvenaj kaj  konsiderataj okaze de la ĉeesta debato.

Sekvas resuma priskribo pri la propono-kialo de tiu aranĝo por ke vi iom konatiĝu kun la movada fono de la situacio.

ERUSP (Esperanta Renkontiĝo de la Urbo San-Paŭlo) estas la dua plej tradicia aranĝo organizata de la Asocio laŭlonge de pli ol du jardekoj. Lastatempe tamen la partoprenantaro de tiu unutaga aranĝo tiel malkreskis, ke oni senrimede devis okazigi ĝin nur duontage. Plie: ĉar la evento celas nur esperantistojn, tio apenaŭ kontribuas al venigo de novaj interesiĝantoj pri la lingvo kaj ties internacia pensmaniero.

Plej eble vi jam aŭdis aŭ legis pri Lingva Festivalo. Tiun aranĝon, celantan publikon de lingvo-ŝatantoj kaj scivolemuloj, de tempo al tempo organizas esperantistoj ie en la mondo, ĝenerale en kleriga medio, kiel fakultatejo aŭ altlernejo. Organizantoj de Lingva Festivalo proponas fulmkursetojn en kelkdekoj da lingvoj, inkluzive Esperanton, gvidatajn de invititaj lingvoinstruistoj aŭ de reprezentantoj de lingva komunumo. Krome, partoprenantaj komunumoj, inkluzive Esperanto, povas ekspozicie prezenti historian kaj kulturan panoramon pri sia popolo kaj ankaŭ artajn prezentojn.

Kion fari: ĉu konservi tradician aranĝon por malkreskanta grupo da esperantistoj aŭ strebi al novtipa aranĝo celanta pli vastan publikon?

Nia propono estas: aliigi la eventon ERUSP al Lingva Festivalo, en kiu la Asocio rolos kiel realiganto kaj provizore ankaŭ kiel organizanto. Tiu propono tamen nur povas efektiviĝi, se estiĝos grupeto da homoj pretaj helpi en la organizado de la unua Lingva Festivalo en 2013.

Via partopreno, rete aŭ ĉeeste, en la 23a ERUSP povos esti epokofara por la Asocio kaj por la regiona movado. Portu vian kontribuon al la debato, ĉefe se vi opinias ke tio ne estas sekvinda vojo, ke vojo pli inda je tiom da hom- kaj mon-rimedoj montriĝas antaŭ ni kaj ni tamen ne sukcesas vidi.

12. May 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | Comments Off