Lanĉita nova retrevuo

Aperis en la interreto la nova informejo O Esperanto Ilustrado. La cifereca publikigaĵo, en la portugala lingvo kaj ankoraŭ en eksperimenta fazo, celas unuamomente enlandanojn.

Tiu iniciato de la movadano el Rio, Fabiano Henrique, kiu ankaŭ zorgas pri ĝia redaktado, estas natura evoluo de la projekto komenciĝinta en 2001, post la eldonhalto de la iama novaĵbulteno Notícias Esperantistas.

La novaĵo-blogo estas bele fasonita kaj aperis en oportuna momento, ĉar de jaroj mankas tia nacilingva informejo por enlandanoj. Laŭ la iniciatinto, jam estas en preparo la esperanta versio de la retejo.

Fabiano Henrique deĵoras en la Radio Rio de Janeiro kiel produktanto de la programo “Esperanto, a Língua da Fraternidade”, kiu disaŭdiĝas jam de pli ol jardeko.

27. April 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: | Comments Off