Survoje al lingva defio

Komenciĝis la organizado de la 23a ERUSP (Esperanto Renkonto de la Urbo San-Paulo), kiu okazos la 27an de majo 2012 (lastan dimanĉon de la monato).

Ĉi-jare la temo de la aranĝo estas “Lingva Festivalo: kial kaj kiel organizi ĝin”. Per tiu temo la estraro de la Asocio prezentos al la esperantistaro proponon organizi tiaspecan aranĝon en la urbo San-Paŭlo ekde la venonta jaro.

Malkiel la tradiciaj esperantaj renkontoj, tiu novtipa aranĝo celas la ne-esperantistan publikon, kio estigos okazon por malfermiteco de la esperanta movado kaj ties proksimiĝo al aliaj lingvaj komunumoj.

Partoprenu en la ĉi-jara ERUSP kaj riĉigu la debaton per viaj sugestoj!

Baldaŭ aperos pliaj informoj, inter kiuj la loko, kie disvolviĝos la evento.

12. April 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | 1 comment

Unu komento

  1. Varman gratulon al easp pro la grava entrepreno kies ĉefa punkto estas la allogo de la ne esperantista publiko ofertata de la e-komunumo.
    Tre inteligenta ago!
    Amike, Dirce Sales