Bauru vigle kaj invite

Esperanto Asocio de Bauru (EAB), en la ŝtatinterno de San-Paŭlo, famas pro la bona organizado de esperantaj aranĝoj, danke interalie al la kultura kaj struktura apogo de Centro Hermes de Edukado, ligita al la Fondaĵo Getúlio Vargas – FGV.

Laŭ informo de la prezidanto de EAB, José Mauro Progiante, de kelkaj monatoj la  tieaj grupanoj laboras super la preparoj de la Regiona Renkontiĝo de Esperanto, kiu okazos julie, inter la tagoj 7a kaj 8a, en la klerigejo FGV-Centro Hermes de Bauru, ĉe avenuo Getúlio Vargas, 7-55 ĉambro 09, en la kvartalo Jardim Aeroporto.

“Kvankam la aranĝo estos regiona”, klarigas Mauro Progiante, “ni atendas partoprenon de esperantistoj el la tuta ŝtato SP kaj eble el aliaj ŝtatoj, pro manko de tutbrazila mezjara evento”.

La afiŝo jam estas preta kaj baldaŭ aperos la programo kaj informoj pri loĝado, manĝado kaj aliaj nepraĵoj.

Tio estas la kvara ĉi-jara esperanta aranĝo okazonta en la ŝtato San-Paŭlo. Notu en via agendo ankaŭ la tri aliajn:

  • 27/05 23a EUSP – Esperanto-Renkonto de la Urbo San-Paŭlo, por diskuti la temon “Lingva Festivalo: kial kaj kiel ĝin organizi”;
  • 12-14/10 la urbo São Carlos invitas al la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, sub la ĉeftemo “Esperanto, 125 jarojn poste”;
  • 15/12 Zamenhof Tago, retrospektive al la jara jubileo de Esperanto.

27. April 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | Comments Off