Bauru bultenas duafoje

El la organizantoj de la 4a Regiona Renkontiĝo de Esperanto, en Bauru/SP, ni ricevis kopion de ilia dua reta bulteno kiu interalie memorigas pri la dato-proksimiĝo de evento.

La kompleta programo inkluzivas 9 prelegojn plus debato-sesion pri la ĉeftemo “Esperanto kaj Civitaneco”. La esperanta aranĝo disvolviĝos en la moderna Centro Hermes de Edukado, en la tagoj 7a kaj 8a de julio 2012.

La aliĝkotizo kostas R$ 20,00 realojn kaj povos esti pagita surloke. Por aliĝi sufiĉas retmesaĝi al esperantobauru[heliko]yahoo.com.br kaj informi nomon kaj loĝurbon.

Pliajn informojn pri loĝado troviĝas en la dua bulteno retalirebla per la adreso

07. June 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , , | Comments Off