Sankarlo bultenas jam

Jam estas elŝutebla la unua bulteno de la tritaga kongreso kiu okazos en Sankarlo oktobre. Per ĝi la loka organiza grupo prezentas la unuajn rikoltojn de sia bona laboro. Plej malfacila tasko estis trovi lokon por gastigi la eventon en tiu monato. Fine, la afero solviĝis kontentige.

La 6a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazos en la bonega sidejo de Spiritisma Societo Bonfaraj Laborantoj ĉe strato Vivaldo Lanzoni 200, en la kvartalo Lagoa Serena. Danke al la kompleza uzo de la kongresejo, pluan fojon eblas oferti simbolajn aliĝo-kotizojn por la kongresanoj.

La reta aliĝilo jam estas disponebla en la retejo de la Asocio kun opcio de pago ankaŭ per kreditkarto. Speciala paĝo estis kreita tie por diskonigado de la evento. Venontsemajne papera versio de la bulteno dissendiĝos al membroj kiuj ne havas aliron al la interreto.

Disponeblas ankaŭ en la kongresa paĝo invito al prelegoj kaj/aŭ gvido de fakaj metiejoj. Estas programitaj 12 prelegoj kaj almenaŭ 4 metiejoj, kun limigita nombro da partoprenantoj. Jen bona okazo por kunhavigo de spertoj pri diversaj temoj rilatantaj fak- kaj ŝat-okupoj.

Por pliaj informoj, vizitu la kongresan paĝon en la retejo de EASP.

07. June 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , , | Comments Off