Junia traduko-metiejo

Plia traduko-metiejo atendas vian viziton en la lasta sabato de junio (la 30an) ekde la 16a horo. Ĝin gvidos la esperantisto Francisco Stefano wechsler, el Kampino/SP.

Iama redaktanto de la revuo Brazila Esperantisto, konata preleganto en esperantaj aranĝoj kaj tradukinto interalie de pluraj rakontoj de Machado de Assis, Wechsler inkluzive publikigis pasintjare libron kun kelkaj tiaj tradukoj, titolitan Sekreta kaŭzo kaj aliaj rakontoj.

Sinonimludo. Ĉu tiu nomo memorigas vin pri io? Se vi pensis pri tiu rubriko aperinta en la organo de Brazila Esperanto-Ligo, vi trafis. Nu, tiun interesan rubrikon kreis kaj flegis nia junia gasto cele al plivastigo kaj pliprecizigo de la legantara vortprovizo.

Sinonimludo malaperis, sed ĝia aŭtoro aperos la lastan sabaton por plu regali nin per plezurigaj kaj lernigaj lingvaj instruoj.

La traduko-metiejo okazos en la sidejo de EASP ĉe strato Faustolo 124, en la kvartalo Água Branca.

14. June 2012 by vortulo
Categories: Artaranĝoj | Tags: , | Comments Off