Debato preter epokfareco
Ĉirkaŭ trideko da homoj vizitis la sidejon de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, la pasintan dimanĉon, por partopreni en la debato pri organizado de lingva festivalo en la ĉefurbo San-Paŭlo.
Enkonduke al la temo de la debato, sekvis projekciado kun bunta klarigo-materialo pri tiu novtipa aranĝo, kiun de jaroj organizas esperantistoj en pluraj landoj, cele al konsciigo de homoj al la lingva kaj kultura diversecoj en la mondo.
Plej kerna punkto de la debato temis pri tio ĉu konvenas ke EASP provu organizi tian aranĝon aŭ preferindas ke ĝi strebu plibonigi sian multjaran aranĝon ERUSP.
Kiel atendite, plej tradiciemaj anoj opiniis pli inde strebi plibonigi tion kio jam ekzistas, ol aventuri en io tute nova kaj krome, laŭ la prezentitaj klarigoj, multe pli laboriga kaj temporaba.
Tio estas saĝa konsilo kaj sinteno, se per tio oni celas kunfratigan semajnfinan kunvenon. Por tia celo eĉ simpla trihora programo, kiel tiu dimanĉa, bone konvenas.
Fine, la debatantoj venis al la konsento ke la duspecaj aranĝoj povas paralele kunvivi en paco, sed tio dependas esence de homfortoj. Kiam tiuj aperos, eblos revi pri okazigo de la nova aranĝo.
Ĝustatempe: pasintsemajne atingis nin letero de ano, el Bauru/SP, konsilanta ke la Asocio, antaŭ ol zorgi pri ekstera propagando de la lingvo, nepre zorgu pri interna plibonigo de la lingvoscio de la anaro – laŭ li, plej bona propagandilo por Esperanto, interne kaj ekstere. Tiurilate, pli gravas kvalito ol kvanto, finas la letero.
Ĉu prave?