Lampiro reaperas

Post preskaŭ du jaro da eldonhalto, jen reflagras la lumeto de nia Lampiro nun sub redaktado de Francisco Stefano Wechsler – emerita profesoro ĉe la Ŝtata Universitato de Sanpaŭlo, iama prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) kaj iama redaktanto de Brazila Esperantisto, organo de Brazila Esperanto-Ligo (BEL).

Lampiro ĉesis aperi ekde januaro 2011 manke de redakto-teamo. La sekvan monaton, okaze de la tiama Ĝenerala Asembleo de EASP, ties kunsidantaj anoj voĉdonis por eldonhaltigo de la revuo, ĝis aperos novaj kunlaborantoj pretaj repreni la redakton de la asocia organo.

Danke al la insisto de la konsilanto Paulo Sergio Viana, antaŭ kelkaj monatoj ekformiĝis la atendata teamo de kunlaborantoj. Paulo Viana mem prenis sur sin la taskon kuraĝigi ilin kaj tuj venis al li la ideo inviti la multjaran movadkunulon Francisco Wechshler kiel ĉefredaktanton.

La nova redaktanto preferis ne multe ŝanĝi la revuaspekton, sed li emas laŭbezone ŝanĝi la entenon de la revuo por ke ĝi kontentigu kiel eble plej multajn legantojn, kaj tiucele petas ties partoprenon por difini plej bonan redaktovojon.

Musklaku ĉi tie por elŝuti pdf-version de la reaperinta eldonaĵo.

28. November 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , , | 4 comments

Komentoj (4)

  1. Mi gratulas la samideanojn pro la reviglado de nia Lampiro! Mi esperas ke la intermiteco de la Lampiro motivos aliulojn por kunlabori al unuigxo de la esperantistaro!

  2. La Lampiro estas historia marko de EASP kaj ĝi ne povas definitive morti. Bedaŭrinde la kompetentuloj kiel Francisco Wechshler, iliaj vivoj jam estas tro plena pro tio mi gratulas lin…

  3. Mi feliĉas pro tia novaĵo!
    Dubo: ĉu la titulo ne plu estas “La Lampiro”?
    Sukceson!

    • Saluton, Cesar Pires: Bona observo kaj demando.

      La nomo de la revuo sen tiu LA fariĝas pli simpla, eleganta, kaj praktika. Nura afero pri aspektigo.

      Forfalis la artikolo, sed la revuo plu lampiras!

      Ni dankas pro via kontakto kaj bondeziro.