Komumiko al la membraro de EASP

Estimataj samideanoj,

Ni direktas nin al vi por memorigi pri la venontjara asembleo, okazonta fine de februaro, kiam la membraro devos elekti la novan estraron de la asocio.

Laŭstatute (Art. 5, tria paragrafo), la kanditatoj devos prezenti al la sekretariejo de EASP, plej malfrue ĝis la 15a de januaro, sian kompletan nomaron, konsistantan el sep direktoroj (prezidanto, vicprezidanto, unua kaj dua sekretarioj, unua kaj dua kasistoj, kaj propaganda direktoro), tri kontrolantoj kaj du anstataŭantoj.

Kune kun la nomaro, la kandidatoj sendu ankaŭ kopion de sia laborplano por la oficperiodo 2014-2015.

La kompleta statuto estas disponebla en la retejo de la asocio. Presitan kopion de la originalo ni plezure sendos al la petantoj.

Se vi bezonas pliajn informojn pri tiu temo, ne hezitu kontakti nin.

Kunlabore kaj je via dispono,
La Estraro

08. November 2013 de vortulo
Kategorioj: Informado | Etikedoj: , , | Comments Off

Amuza foto-konkurso

Por esprimi sian dankon al la partoprenintoj de la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo, kiuj montris ke la interreta kaj eksterreta movadoj povas profite kunekzisti, la gvidantaro de EASP elpensis amuzan manieron, laŭ la spirito de la kongresa temo kaj etoso: inviti esperantistojn kreeme kaj amuze plenigi la parolujojn aldonitajn al kelkaj selektitaj fotoj, prenitaj dum la evento.

Sekvas sube la regularo por partopreni en la foto-konkurseto:

  • Elektu unu el la 14 fotoj disponeblaj ĉi sube (musklaku sur la fotoj por pligrandi ilin);
  • Elpensu amuzajn parolojn kaj sendu (nur) la tekston (kun indiko de la koncerna foto) al <contato[ĉe]easp.org.br> plej malfrue ĝis la 4a de novembro;
  • Oni povas vorte ilustri kiom da fotoj oni volas;
  • la parolojn oni skribu nepre en Esperanto;
  • La verkintoj de la 5 plej kreemaj kaj amuzaj tekstoj gajnos T-ĉemizon de la Kongreso;
  • La premiitaj tekstoj estos diskonigataj la 10an de novembro.

Agrablan kaj kreeman verkadon!

parolujo 1

parolujo 2

parolujo 3

parolujo 4

parolujo 5

parolujo 6

parolujo 7

parolujo 8

parolujo 9

parolujo 10

parolujo 11

parolujo 12

parolujo 13

parolujo 14

25. October 2013 de vortulo
Kategorioj: disvastigo | Etikedoj: , | Comments Off

Brazilano estas la nova redaktoro de UEA-organo

Plia redaktejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) transloĝiĝas al Brazilo. Ĉi-foje temas pri la revuo Esperanto, kies redaktan laboron transprenos la enlandano Fabricio Valle komence de januaro.

La oficiala nomumo aperis en la Gazetara Komuniko de UEA (N-ro 519), kiun ni reproduktas sube.

Ni gratulas la novan redaktoron kaj deziras novigan kaj fruktodonan laboron!

NOVA REDAKTORO POR LA REVUO “ESPERANTO”

Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.

Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro
, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero.

Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Mov adano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.

La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de Brazila Esperantisto, kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave. Ankaŭ por la revuo Esperanto Valle antaŭvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu transformiĝos en aktivan engaĝilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la! movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj E-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj.

16. October 2013 de vortulo
Kategorioj: Informado | Etikedoj: , , | Comments Off

← Older posts

Newer posts →