Feste kaj investe

La 125-jariĝon de Esperanto oni festas diversmaniere en pluraj mondopartoj. Iuj celebras per reklamo en televido aŭ gazeto, aliaj per parolado en klubo aŭ publika klerigejo.

En Brazilo, la esperanta jubileo havis sian kulminon ĉe la lanĉo de la retejo cblie.org.br, kies noviga laborpropono impresas pro la profesieca aspekto de la paĝaro.

Brazila Ĉambro de la Lingvo Internacia Esperanto estas nemovada organizaĵo celanta la enlandan diskonigon de Esperanto kaj ties uzon kiel intergentan kulturperilon kaj laborlingvon por komerco, edukado kaj klerigado.

La kerno de la organizaĵo baziĝas sur tri laborfortoj: inkubejo por ekstera komerco, kolegio de universitataj instruistoj kaj esploristoj, plus eldonejo, kiuj siavice disvolvos servojn por tradukado, enlandaj kaj alilandaj rilatoj, daŭripovaj agadoj kaj kreema ekonomio, krom flegado de membraro.

La laborproponoj aspektas klaraj, objektivaj kaj praktikaj, krome allogaj kaj instigaj. Vizitinda kaj diskoniginda retejo.

03. August 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , | Comments Off