Kleriga donaco

Plia donaco por la parolantaro de la lingvo internacia, kadre de ties 125-jariĝo, estas la reta projekto Universitato de Esperanto, lanĉita julie sub la retadreso universitato.info.

La ideinto de tiu projekto estas la usonano Dennis Keefe, nuntempe loĝanta en Ĉinujo. De li ankaŭ venis du aliaj gravaj iniciatoj: Lingva Festivalo, kiu de preskaŭ du jardekoj furoras en kelkaj landoj, kaj Esperanto-Insulo, naskiĝejo de la priparolata kleriga projekto.

La Universitato de Esperanto, inspirita de la kunhaviga modelo pri libera kursaro lanĉita de la Universitato MIT en 2002, baziĝas sur la Manifesto de Prago – kiu interalie pledas por transnacia edukado, pedagogia efikeco kaj lingva diverseco – kaj sur la principaro esprimita en la Licenco Krea Komunaĵo, laŭ kiu intelekta laboro restas propraĵo de la kreinto, sed ĝia uzo restas je ĉies dispono.

La nuna kursaro konsistas el jena lerno-materialo: Alfronti Militon, 20-leciona video-kurso, kun daŭro de du horoj, gvidata de prof-ro Ron Glossop, el Usono; kaj Filozofio kaj Historio de la Informadiko, 24-leciona video-kurso, kun daŭro de du horoj, gvidata de prof-ro Federico Gobbo, el Italujo.

Reta universitato kun libera kursaro plej kongruas kun la spirito de la lingvo internacia kaj krome potencigas ties ĉefan rolon, nome havigi kleriĝadon al ĉiaj tavoloj de la socio.

03. August 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , | Comments Off