Plaĉa kaj agrabla aranĝo

Marcela Escobar

Ĉirkarŭ 40 personoj partoprenis en la dutaga Esperantaranĝo okazinta en Bauru/SP komence de la monato julio. La regionan eventon organizis Esperanto-Societo de Bauru (ESB) apoge de la Eduka Centro Hermes, situanta ĉe avenuo Getúlio Vargas 7-55.

Krom la interesa ĉefprelego “Esperanto kaj civitaneco” portugale prezentita de la gasto Silvio Motta Maximino, en la aŭditorio de la Kuracista Domo, sabaton vespere, pliaj ok prelegoj pliriĉigis la programon de la renkontiĝo.

Reliefinda estis la prelego de Mauro Progiante, prezidanto de ESB, kiu regalis la ĉeestantojn per la neordinara rakonto pri “Hipatio el Aleksandrio: filozofio kaj martiriĝo”. Tiu helena pensulino (ĉ. 355/370-415 de la kristana erao), kiu klere kaj malsekteme spitis siajn samtempulojn kaj fariĝis simbolo de virina libereco, iom memorigas pri nia enlanda Esperanto-movado: kie sin kaŝas niaj hipatioj kaj kial ili ne aperas en niaj aranĝoj por prelegi?

Kurioza surprizo estis la prezento de du similtemaj prelegoj memorigantaj la laboron de la svisa esperantisto Claude Piron (1931-2008): “Anarkia sento malantaŭ lingva sperto”, prezentita de José Roberto Tenorio (São Paulo/SP) ĉirkaŭ la verko La bona lingvo; kaj “Claude Piron: vivo kaj verko kaj ilia graveco por la esperanta movado”, prezentita de Leandro Freitas (São José do Rio Preto/SP).

Vere agrabla estis la arta vespero, en la aŭditorio de la Kuracista Domo, kie sin prezentis la duopo Marcela Escobar (soprano) kaj Luiz Fernando Figueiredo (pianludisto), kaj la grupo Amo kaj Lumo konsistanta el la kvinopo Wellington Silva (saksofono), Katia Bigueti (kalvaro), Cesar Prado (gitaro), Jadilson Alves (basgitaro) kaj Leopoldo Sanches (perkuto). Gratulon al la organizantoj!

18. July 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | Comments Off