Sankarlo atendas vin!

 

Komenciĝis ankaŭ ĉi-monate la preparlaboroj de la 6a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, kiu okazos en la urbo Sankarlo de la 12a ĝis la 14a de oktobro 2012.

La ĉeftemo elektita por la ĉi-jara debato estas “Esperanto: 125 jarojn poste”, apoge al la kampanjo “Esperanto 125″ disvastigata de la tutmonda esperantista komunumo, kadre de la jubilea jaro de la intenacia lingvo memorfestota en la proksima 26a de julio.

Aliaj subtemoj kompletigos la programon kaj pliriĉigos la debaton, kiel la prezento “Telinstruo: fekunda grundo ankaŭ por lernado de Esperanto”.

Baldaŭ aperos la unu kongresa bulteno kun pli da informoj. Notu la daton en via agendo kaj prepariĝu por kontribui al la debatoj per viaj spertoj kaj sugestoj.

10. April 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , , | Comments Off