Suarono atendas vin oktobre!

Venas la tempo por aliĝi kaj plani la loĝadon en la feriejo Suarono, kie okazos la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo, inter la tagoj 12a kaj 13a de oktobro 2013.

La aliĝkotizoj daŭre simbolas kaj la loĝkotizoj ŝpare favoras!

Musklaku ĉi tie por legi la retan version de la dua kongresa bulteno aŭ vizitu la retejon de la asocio, kie disponas ĝisdataj informoj pri la evento, inkluzive la retaliĝilon.

Se vi havas iun demandon pri la oktobra Esperantoranĝo, la organizantoj plezure respondos  ĝin per la retpoŝto <contato[ĉe]easp.org.br>

11. August 2013 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | Comments Off