Oktobra kongreso en Suarão konfirmita!

La estraro de EASP plezure informas ke la 7a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo okazos oktobre en la marborda feriejo Suarão, situanta en la urbo Itanhaém.

La feriejo Suarão apartenas al USCEESP (Unio de bankoficistoj Nossa Caixa) kaj tiu loko perfektas por okazigo de esperanta aranĝo, ĉar la kongresanoj povos venigi familianojn por kunĝui dutagan eventon en tre plaĉa kaj distra etoso.

Dum la organizantoj pretigas la aliĝilon kaj redaktas respondojn al viaj multaj demandoj, ni invitas vin spekti la suban retfilmeton pri la kongresejo.

Kaptu la okazon kaj musklaku ĉi tie por legi la unuan kongresan bultenon.

23. June 2013 by vortulo
Categories: Eventoj | Tags: , | Comments Off