Varma akceptado alilande

La esperantista paro, Gilberto kaj Aparecida Mandarini Menegasso, el la urbo San-Karlo, en Brazilo, entreprenis 30-tagan vojaĝon tra kelkaj eŭropaj landoj inter la tagoj 7a de junio kaj 7a de julio 2012.

Per la Pasporta Servo la paro trovis gastadon en jenaj urboj: Vieno (Aŭstrio); Bratislavo (Slovakio); Budapeŝto, Budaors, Zalaegerzeg (Hungario); Lendavo, Mariboro (Slovenio); Koprivnica, Sisak, Petrinja, Durdevac, Bjelovar, Zagrebo (Kroatio) kaj Torre Pélicce (Italio).

“Estis interese koni la ĉefurbojn kaj urbetojn de tiuj landoj, inkluzive de la kampara regiono. Ni estis tre bone akceptitaj kaj postlasis multajn geamikojn”, skribis Gilberto.

La paro alflugis alilanden cele partopreni la 10an Kongreson de Kroataj Esperantistoj okazontan en Koprivnica, inter la tagoj 22a kaj 24a de junio, en la hotelo Podravina, kun tre bunda kaj enhavoriĉa programo inkluzivanta koncertojn, diversajn promenojn kaj eĉ pikinikon en proksima vinberejo.

Siavice, la paro kunportis vastan kaj allogan materialon pri Brazilo, kiun ili projekcie prezentis en Slovenio kaj Kroatio.

“Ni parolis pri nia lingvo, kun mencio al tiu de niaj najbaroj, la hispana, montris niajn belaĵojn laŭregione. Kiam surekrane prezentiĝis iu brazila regiono, tuj aŭdiĝis tipa muziko de tiu landero. Ni parolis pri niaj enlandanoj, inkluzive pri kelkaj niaj problemoj, montris specimenojn de nia faŭno kaj flaŭro, manĝojn kaj festojn…”, plu rakontis la entuziasma vojaĝinto.

En kroatio la paro esti akceptita de la urbestro de Bjelovar, s-ro Antun Korušec, kaj ilian gastadon perletere ankaŭ bonvenigis la brazila ambasadoro en Zagrebo, s-ro Luiz Fernando G. de Athayde.

Por pliaj informoj legu raporton kaj vidu fotojn aperintajn en la retejo Zagreba Esperantisto.

Gilberto kaj Aparecida Mandarini Menegasso estas la lokaj organizantoj de la 6a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo okazonta oktobre en sia urbo.

11. September 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , | Comments Off