Proksimiĝas la oktobra kongreso

Pretas la dua kongresa bulteno kun kelkaj pliaj novaĵoj pri la  esperanta aranĝo okazonta en la urbo San-Karlo oktobre, inter la tagoj 12a kaj 14a.

La simbolaj kongresaj kotizoj pageblas per depono, kreditkarte aŭ, laŭ via prefero, surloke dum la akceptado. Eĉ se vi decidos pagi surloke, bonvolu ne forgesi plenigi la retan aliĝilon. Tio multe helpos al la organizantoj plani plibone la eventon.

Karavano organizata de EASP ekiros de la metrostacio Barra Funda vendredon matene kaj foriros de San-Karlo dimanĉon posttagmeze. Por pliaj informoj, musklaku ĉi tie.

La kongresaj aktivadoj komenciĝos vendredon posttagmeze. Vespere, prezentos la ĉeftemon de la evento la esperantisto el Kampino, prof-ro David Bianchini. La tutan vendredan matenon oni rezervos por akceptado de la kongresanoj.

Ankoraŭ estas tempo por sin prezento de metiejo-gvidantoj dezirantaj fake kunhavigi apartan temon kun grupo de maksimume dek interesiĝantoj pri la proponata faktemo.

Musklaku ĉi tie por elŝuti pdf-version de la bulteno.

29. August 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , , | Comments Off