Unua bulteno – Bauru 2012

Jam estas disponebla por elŝuto en pluraj retejoj la unua bulteno pri la 4a Regiona Renkontiĝo de Esperanto, kiu okazos julie en Bauru.

la evento disvolviĝos en la Centro Hermes de Edukado, ligita al Fondaĵo Getúlio Vargas, kiu pluan fojon disponigos al la esperantistaro siajn komfortajn kaj modernajn instalaĵojn.

Laŭ sugesto de la organizantoj, la partoprenintoj povos entrepreni veturadon al najbaraj urboj, kiel Barra Bonita kaj Brotas, por ĝui iom de iliaj vidindaĵoj.

Krom prezento de la ĉeftemo “Esperanto kaj Civitaneco” kun posta debato sekvatage, pliaj sep prelegantoj jam konfirmis sian partoprenon, inter kiuj Francisco Stefano Wechsler, el Campinas/SP, kaj Luis Guilherme Souto Jardim, el Charqueada/SP.

Por aliĝi sufiĉas sendi retmesaĝon al <esperantobauru[heliko]yahoo.com.br> kaj pagi R$ 20,00 (dudek realojn) surloke ĉe la akceptado.

Por pliaj informoj, inkluzive de tranoktejoj, legu en la unua bulteno kaj elŝutu la afiŝon.

12. May 2012 by vortulo
Categories: Eventoj | Comments Off