Kulturreveno

La 31an de aŭgusto (proksiman sabaton) vizitos la sidejon de EASP la tradukisto kaj poeto, d-ro Paulo Viana, kiu freŝdate revenis el Italio. Per tiu vizito ree flagretas la kulturkunveno de la asocio.

En la okazo, nia kara vizitanto parolos pri sia partopreno en la 80a Itala Kongreso de Esperanto okazinta en la urbo Sanremo komence de la kuranta monato.

La ĉeestantoj povos ankaŭ ĝui ekspozicieton, en la supra salono, kiun la gvidantaro de la asocio pretigis omaĝe al la 50-jariĝo de la revuo Kontakto, organo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

La parolado komenciĝos je la 17h.
La sidejo de EASP situas ĉe strato Faustolo, 124 en la kvartalo Lapa.
Eniro senpaga.

28. August 2013 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , , , | Comments Off