Murreklamo

De la esperantistoj el Rio ni ricevis retmesaĝon kun sciigo pri la plej lasta faro de la disvastiganto Evandro de Freitas, kiu havis la ideon mendi reklampanelon por Esperanto sur muro de loka klubo en sia kvartalo.

Kuraĝigita de tiu sperto, kiu kreeme kontribuas al la kampanjo Esperanto por la publiko, Evandro volas nun mendi duan reklampanelon sur la muro de loka lernejo.

Laŭ lia informo, la kosto de unua murreklamo estis 350,00 realoj, plus monata pago je 30 realoj por uzo de la murspaco. Cele plivastigi tiun iniciaton, li lanĉis kampanjon por monkolekto. Dezirantoj kontribui al tiu iniciato povas rekte kontakti lin per <criespreg@bol.com.br>.

10. April 2012 by vortulo
Categories: disvastigo | Tags: , , | Comments Off