Neatendite kaj improvize

Refasonita eldono de EASP-kuriero dissendiĝas al la anoj kaj simpatiantoj de la Asocio. Reta versio de la informilo unuafoje aperis en marto 2010, kaj tiam ni apenaŭ povus antaŭvidi ke du jarojn poste ĝi fariĝos esenca komunikkanalo de la Asocio.

Tiu refasono estas motivigita interalie de la eldonhalto de la organo de EASP, la revuo La Lampiro, kiu de  pli ol 50 jaroj pontis inter la Asocio kaj ties membroj. Laŭ decido de la asembleo, kunsidinta en la pasinta februaro, tiu eldonhalto daŭros ĝis aperos homfortoj por repreni ĝian redaktadon.

Dume la kuriero rete provos ankaŭ iel ludi la rolon de la multjara eldonaĵo. Ĝia aperritmo daŭros senatenda, alidire, laŭ disvolvo de la okazaĵoj, ĉefe internaj aŭ ekstere iel ligitaj al la agado de la Asocio.

Ekde ĝia enretigo, jam aperis 57 numeroj de la kuriero, kiu de nun havos apartan retejon ĉe la adreso <easp.org.br/kuriero>.

10. April 2012 by vortulo
Categories: Informado | Tags: , , | Comments Off