Kongresejo

teatrejo

Teatrejo de SESC

 

La Sociala Komerca Servo (SESC), kie disvolviĝos la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, estas ideala loko por okazigo de kultura kaj kleriga eventoj, kia la oktobra esperanta aranĝo. Dum la du kongresaj tagoj, paralele okazos aliaj internaj aktivadoj de SESC, tiel ke ankaŭ akompanantoj de kongresanoj povos ĝui la kongresejon.

La kongresejo situas je ĉirkaŭ 3 kilometroj for de la urbocentro ĉe strato Castro Alves, 1315 en la kvartalo Quitandinha. Por la oktobra kongreso, estos disponeblaj la teatrejo (kun 234 sidlokoj), kie okazos la prelegoj, malfermo kaj fermo; kaj unu ĉambro, kie okazos fulmkurso kaj aliaj interagaj ludoj.

En la parkejo estas loko por 180 veturiloj. La tarifo por tuttaga parkado estas nur R$ 2,00 (du realoj).

Iujn areojn de la kongresejo, ekzemple la naĝbasenojn, rajtas uzi nur anoj de SESC aŭ registritaj vizitantoj. Por pliaj informoj pri la aktivadoj kaj servoj de SESC, vizitu ĝian retejon ĉi tie.